Michelozzo di Bartolomeo Michelozzi (n. en 1396 - m. en 1472) estis itala arkitekto kaj skulptisto. Li naskiĝis en Florenco kiel la filo de tajloro, kaj estis skolano de Lorenzo Ghiberti dum siaj fruaj jaroj. Li poste kunlaboris kun Donatello.

Michelozzo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1396 (1396-01-01)
en Florenco
Morto 7-an de oktobro 1472 (1472-10-07) (76-jaraĝa)
en Florenco
Familio
Infano Bernardo Michelozzi
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
Verkoj Villa Medici
Baziliko Santissima Annunziata
San Felice church
tomb of Bartolomeo Aragazzi
Palazzo Medici Riccardi
vdr
Palaco Mediĉo en Florenco

Li ĉefe laboris per marmoro, bronzo kaj arĝento. Li kreis la statuon de juna Sankta Johano super la pordo de la katedralo Santa Maria del Fiore de Florenco. Li ankaŭ ellaboris la arĝentan statueton de Johano la Baptisto ĉe la altaro de la baptejo Sankta Johano. La granda amiko kaj protektanto de Michelozzo estis Kosimo de Mediĉo, kiun li akompanis al Venecio dum lia nedaŭra ekzilo.

La belega palaco Mediĉo de Florenco, konstruigita de Kosimo, estis desegnita de Michelozzo. Li ankaŭ kunverkis kun Donatello la tombon de kontraŭpapo Johano la 23-a en la baptejo Sankta Johano.