Midsayap, - tagaloge Bayan ng Midsayap - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Kotabato. La urbego havas 57 distriktojn, el kio 13 tamen apartenas al Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao. La loknomo signifas laŭ indiĝena lingvo ĉapelon en la centro - same kiel monteto centre en la municipo.

Midsayap
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 9410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117 365  (2020) [+]
Loĝdenso 404 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 12′ N, 124° 32′ O (mapo)7.1916666666667124.53333333333Koordinatoj: 7° 12′ N, 124° 32′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 290,42 km² (29 042 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Midsayap (Filipinoj)
Midsayap (Filipinoj)
DEC
Midsayap
Midsayap
Situo de Midsayap

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Midsayap [+]
vdr
Interna urboparto de Midsayap

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Midsayap situas en interna parto de la insulo sur ebenaĵo, montetoj kaj marĉo [1]. Kotabato (urbo) troviĝas 31, Dabao 118, Cagayan de Oro kaj General Santos po 139, Pagadiano 141, Cebuurbo 354, Legazpio (Albajo) 668, Puerto Princesa 698, ĉefurbo Manilo 909, Kezonurbo 915, Baguio 1112 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Origine Midsayap estis loĝita de islamanoj en sultanlando, dum la hispana erao forpasis senspure. En 1927 (jam dum dominado de Usono) oni invitis novajn loĝantoj ĉefe el Luzono. En 1936 Midsayap estis kreita kiel aparta komunumo kun 71 distriktoj. Poste, ĝi estis reduktita al 42, sed nun estas 57. Interrompe la mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. Midsayap atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj kiel heterogena urbo.

Ekonomio redakti

Grundo de Midsayap estas taŭga por agrikultura produktado (rizoj, maizoj, kafoj, kokosoj, bananoj, legomoj, tranĉitaj floroj). La industria branĉo konsistas el meblofaradoj. Midsayap estas ankaŭ komerca centro apartenanta al komerca koridoro de urbo Kotabato.

Religio, lingvo kaj eduko redakti

La loĝantoj estas varie kristanoj aŭ islamanoj. Cebua lingvo estas la vaste parolata lingvo. En Midsayap universitato mankas, nur kolegioj kaj akademio funkcias.

Trafiko redakti

Al Midsayap kuras tri ĉefvojoj. Ĉe la urbego du mil da tricikloj trafikas, sed ekzistas aŭtobusoj kaj busetoj, kamionetoj.

Klimato redakti

Midsayap situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 504 mm (tio estas malpli, ol en aliaj lokoj de Filipinoj). Sed ankaŭ la tifonoj estas maloftaj. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti