Midzado

amora suĉado de peniso
(Alidirektita el Midzo)

Midzado estas ago de buŝa seksumado en kiu oni uzas la buŝon por stimuli la penison de kutime alia persono. Midzado povas esti seksume ekscita por ambaŭ partoprenantoj. Oni povas, sed ne nepre devas, midzi iun ĝis ejakulo kaj akcepti en la buŝon (kaj eventuale engluti) spermon. Nur limigita kvanto de personoj kapablas midzi sin mem.[1]

Midzanta virino

Kiel plejparte da seksumaj agoj, buŝa seksumado kreas riskon je akiro de seksume transdoneblaj infektoj. Tamen la transdonrisko por buŝa seksumado, speciale transdono de HIV, estas signife malalta kompare al vagina aŭ anusa seksumado.[2][3][4]

Beletre, Louis Beaucaire en sia El la vivo de Bervala sentaŭgulo verkis amuzan rakonton pri la vorto "midzumado" (ISBN 9788440076373).

Aliaj animaloj redakti

Vespertinoj midzas por plialtigi la kopulacian tempon. Ĉi tiu specio estas la sola konata neprimato, kiu faras tion.[5]

La vesperto Cynopterus sphinx midzas dum sekskuniĝo. Paroj pli longe seksumas kiam la vespertino lekas la virvesperton ol kiam ŝi ne faras tion.[5][6]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti