Migeletoj el La Rodo (kastile ´miguelitos de La Roda´) estas tradiciaj kuketoj el La Rodo (urbeto en Provinco de Albaceto kaj Regiono Kastilio-Manĉo, el Hispanujo) faritaj per fajna foli-pasto kaj kirlita kremo, pulvore disŝutitaj. Dum la albaceta foiro oni vendas milojn da ili sur la interna cirklo de foira areo, kutime akompanataj kun kafo, miela rekremento aŭ cidro.

Miguelito de la Roda

Ligilo redakti

http://www.albacity.org/recetas/miguelitos.htm (kastile)