Miguel Ángel Blanco

Miguel Ángel BLANCO Garrido (Ermua, 13-a de majo de 1968 - Lasarte, 13-an de julio de 1997), magistratano pere de la Popola Partio de Ermua, Biskajo. Estis forkaptita de la terorisma organizaĵo ETA dum du tagoj ĝis li estis trovita mortvundite.

Miguel Ángel Blanco
Persona informo
Miguel Ángel Blanco Garrido
Naskonomo Miguel Ángel Blanco Garrido
Naskiĝo 13-an de majo 1968 (1968-05-13)
en Ermua
Morto 13-an de julio 1997 (1997-07-13) (29-jaraĝa)
en Lasarto-Orio
Mortis pro hommortigo • murdito vd
Mortigita de Francisco Javier García Gaztelu • ETA vd
Tombo Faramontaos, Galicia vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Eŭskio vd
Partio Popola Partio vd
Familio
Gefratoj María del Mar Blanco vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva dum 1995–1997 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de Miguel Blanco kaj Consuelo Garrido, ambaŭ naskiĝitaj en la vilaĝo Xunqueira de Espadañedo (Orense), kaj frato de María del Mar Ángel Blanco. Li estis licenciulo pri Ekonomiko en la Eŭska Universitato en Sarriko (Bilbao). Li unue laboris kiel masonisto kun sia patro, ĝis li trovis alian laboron pli konforma al siaj studoj kiel ekonomikisto en la asesorejo Eman Consulting en Eibar kien li veturis ĉiutage per trajno.

Miguel Ángel akordigis sian laboron kun muziko. Li ludis drumon kiel amatoro en muzika grupo nomita Poker kaj estis ŝatanto de la grupo Héroes del Silencio. Ankaŭ li ŝatis sporton kaj li planis organizi protestan marŝon al Madrido por peti la rekonstruado kaj remalfermo de plursportejo en Ermua, kiu post sia morto portos sian nomon.

En 1995 aliĝis al Novaj Generacioj de la Popola Partio, tiam direktataj de sia amiko Iñaki Ortega. Tiu convinkis lin kaj sukcesis ke li aniĝis la provincan plenuman komitaton kaj poste Miguel Ángel kandidatiĝis en la municipa elektado por Ermua, kiam sia partio kvarobligis la antaŭajn rezultojn en Ermua, atingante sian magistratan postenon.

Kvankam needziĝinta, li havis koramikinon kaj projektis edziĝi en septembro de 1997.

Forkapto redakti

Miguel Ángel Blanco estis forkaptita la 10-an de julio de 1997. Samtage okazos voko en la nomo de ETA al ĵurnalo Egin kiel kutime, postulante al la hispana registaro (tiam kondukita de José María Aznar) alproksimiĝon al Eŭskio de ĉiuj prizonuloj de ETA antaŭ ol 48 horoj, kiel nepra kondiĉo por liberigi Miguel-Ángel-on.

50 minutojn post fino de la ultimato, anoj de ETA pafis dufoje al kapo de Miguel Ángel Blanco la 12-an tagon de julio je la 16:50. Pafoj ne sukcesis mortigi lin tuj. Li estis trovata kaj portata al hospitalo kie li mortis la 14-an de julio, je la 4:30.