Mihály Borbély [mihAj borbEj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borbély Mihály estas hungara klarnetisto, saksofonisto, tarogatisto, bekflutisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Li estas hejme en muzikaj branĉoj klasika muziko, ĵazo, popolmuziko, klezmero, mondmuziko, krome li specialiĝis al pluraj popolaj blovinstrumentoj, preskaŭ forgesitaj.

Mihály Borbély
Mihály Borbély en 2012
Mihály Borbély en 2012
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1956 (1956-09-28) (67-jaraĝa)
en Szentendre
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo klarnetisto • muzikinstruisto • saksofonisto
vdr
Mihály Borbély en 2017

Mihály Borbély[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1956 en Szentendre.

Biografio redakti

Mihály Borbély frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste muzikartan mezlernejon en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li instruis en muziklernejo en Szentendre (1979-1987), en muzikarta mezlernejo en Budapeŝto (1986-1990), ekde 1990 en la menciita Muzikarta Altlernejo, fine en muziklernejo de Pomáz (1992 -1997). Li estis gastinstruisto en pluraj universitatoj, konservatorioj kaj someraj kursoj plej ofte eksterlande. Li ankaŭ muzikadas en koncertoj, festivaloj. Li fondis plurajn muzikgrupojn kaj li aliĝis al aliaj orkestroj. Li ricevis premiojn inter 1986 - 2018, inter ili elstaras premio Kossuth en 2014 kiel membro de orkestro Vujicsics [vujiĉiĉ].

Elektitaj koncertoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti