Mihály Bozsi [mihAj boĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bozsi Mihály estis hungara naĝisto, akvopilkisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Bozsiderácz [boĵiderAc].

Mihály Bozsi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1911 (1911-03-02)
en Budapeŝto
Morto 5-an de majo 1984 (1984-05-05) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Mihály Bozsi[1] naskiĝis la 2-an de marto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de majo 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Bozsi maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1929, baldaŭ li akiris juristan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Depost fino de sia sporta kariero li laboris en la administracio.

Sporta kariero redakti

Unue li estis naĝisto ekde 1925. En la sekvaj jaroj li estis hungara ĉampiono sepfoje (4×200 m rapida, ankaŭ rivera naĝo (1935), teame inter 1928-1934). En 1934 li estis membro de la hungara naĝa teamo. Ekde 1928 li estis ankaŭ akvopilkisto. Inter 1930–1942 li estis hungara ĉampiono 12-foje (1930–1939, 1941-1942), dum li estis membro de la nacia teamo 62-foje. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1932 kaj Somera Olimpiko 1936 kun ora medalo. Ekde 1942 li estis internacia arbitraciisto, ankaŭ trejnisto, krome li havis postenon en la sporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti