Mihály Eisikovits

EISIKOVITS Mihály [ejŝikoviĉ] estis rumanuja hungara komponisto, dirigento naskita en Balázsfalva la 8-an de oktobro 1908 Kaj mortinta en Kluĵo la 13-an de januaro 1983.

Kariero redakti

Ekde 1948 ĝis 1950 Mihály Eisikovits estis dirigento de Kolozsvári Állami Magyar Opera, ekde 1950 profesoro, poste dirigento de la Muzika Altlernejo de Kluĵo. En 1957 li ricevis ŝtatpremion. Li komponis operojn, simfonian muzikon, ĥorkomponaĵojn, kamermuzikon kaj instrumentajn komponaĵojn.

El liaj komponaĵoj redakti

  • A kecske meséje (porinfopero, 1954);
  • A csalafinta kutacska (fabelopero, 1960).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon