FARKAS Mihály [farkaŝ miha:j] (naskiĝis kiel LŐWY Herman la 18-an de julio 1904, Abaújszántó, – m. 5-an de decembro 1965 en Budapest) estis organizanto de la hungara komunisma movado, gvidanta politikisto de la Rákosi-epoko. Li estis de 1948 ĝis 1953 defenda ministro, direktanto de konceptaj juĝprocesoj kaj aliaj krimagoj, turmentoj.

Mihály Farkas
Persona informo
Naskonomo Lőwy Hermann
Naskiĝo 18-an de julio 1904 (1904-07-18)
en Abaújszántó
Morto 6-an de decembro 1965 (1965-12-06) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Vladimir Farkas
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Li agadis en la 1920-aj jaroj en diversaj eŭropaj landoj, poste laboris en asocio de Komintern. Dum la dua mondmilito, li estis gvidanto de la hungarlingva radio en Moskvo, nomata Kossuth (kiel hodiaŭ en Hungario).

Farkas hejmenvenis en novembro de 1944 kaj iĝis ano de partigvidantaj organizoj kaj membro de la Provizora Nacia Asembleo. Li iĝis en 1948 defenda ministro, tria homo (laŭ komunista rango) en la lando. Oni abdikigis lin en junio de 1953.

Post kelkaj monatoj, li ŝanĝis sian politikon kaj apogis la novan komunistan gvidanton Imre Nagy kontraŭ Rákoŝi, tiel revenis en la gvidantaron. Post kiam Rákosi refortiĝis, oni ekskludis lin en aprilo de 1955 kun Imre Nagy el la Politika Komitato kaj el aliaj postenoj.

Rákosi - por malpliigis sian respondecon - kreis apartan komisionon por analizi agadon de Mihály Farkas. Per raporto de tiu komisiono, oni ekskludis Farkas-on el la partio kaj sen-soldatrangigis kaj oni eĉ arestis lin la 13-an de julio 1956.

Oni kondamnis lin en marto de 1957 je sesjara prizono, sed ricevis amnestion en 1960.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.