Mihály Mosonyi [mihAj moŝonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mosonyi Mihály estis signifa hungaria germana komponisto, instruisto, muzika kritikisto. Lia origina nomo estis Michael G. Brand ĝis 1859.

Mihály Mosonyi
Mihály Mosonyi
Mihály Mosonyi
Persona informo
Naskonomo Michael G. Brand
Naskiĝo la  2-an de septembro 1815(nun 1815-09-02)
en Hungario Frauenkirchen/Boldogasszony (Hungara reĝlando)
Morto la 31-an de oktobro 1870
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr
Geedza paro Mosonyi

Mihály Mosonyi [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1815 en Frauenkirchen/Boldogasszony (nuntempa Frauenkirchen en Aŭstrio), li mortis la 31-an de oktobro 1870 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Mihály Mosonyi apartenis al la germana minoritato, li neniam parolis perfekte hungare. Hejme li komencis okupiĝi pri muziko, li aĝis 14, kiam li estis sakristiisto en Magyaróvár. En 1833 li iris al Pozsony, kie li frekventis pedagogian lernejon. Inter 1835 – 1842 li estis hejma muzikisto de grafo Petar Pejačević, poste li translokiĝis al urbo Pest. Jam en 1837 li komencis komponadi, en 1843 lia aperturo estis prezentita. En Pest li konatiĝis kun Ferenc Erkel, li havis posteneton en muzika societo. En 1845 li edziĝis, post 6 jaroj li vidviĝis, poste li neniam edziĝis. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis memservanta soldato. En 1856 li konatiĝis kun Franz Liszt, poste liaj muzikaĵoj jam estis hungarecaj. En 1860 li fondis la unuan hungaran muzikan revuon, li estis ties redaktoro kaj kritikisto.

Liaj elektitaj komponaĵoj redakti

Operoj redakti

  • Kaiser Max auf der Martinswand (1846–1857)
  • Szép Ilonka (1861)
  • Álmos (1862)

Kantatoj redakti

  • A tisztulás ünnepe az Ungnál a 886-ik esztendőben (1859–1860)
  • Dalra magyar! (1869)
  • Cantate a zenekedvelők dalcsarnokának megnyitási ünnepségére (1870)

Muzikaĵoj por korusoj redakti

  • Chor zur Feyer des Tondichters Herrn Fr. Erkel (1844)
  • A dalárda (1857)
  • A pacsirta (1865)

Ekleziaj muzikaĵoj redakti

  • Jubilate deo Graduale (1843)
  • Lauda Sion (1855)
  • Halotti ének (1865)

Ĉambraj muzikoj redakti

  • Grand duo zongorára (por 4 manoj, 1837–1838)
  • Grand Nocturne (1845)

Muziko por piano redakti

  • Drey Klavierstücke (1855)
  • Bandérium-indul (1867)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti