Mihály Rápóti Pap
RÁPÓTI PAP Mihály [mihAj] (naskiĝis la 20-an de julio 1660 en Tiszadob; mortis la 7-an de februaro 1726 en Debrecen) estis hungara kalvinana pastro, episkopo.
Mihály Rápóti Pap | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de julio 1660 en Tiszadob (Hungara reĝlando) |
Morto | 7-an de februaro 1726 en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | Kalvinana episkopo |
Biografio redakti
Mihály Rápóti Pap lernis en Debrecen, poste li studis en Universitato de Lejdeno de 1686 ĝis 1688. Li estis pastro de Biharnagybajom de 1689 ĝis 1691, poste de Debrecen. En la lasta urbo li estis altrangigita eklezia dekano en 1710, episkopo en 1721, sed li tenis ankaŭ la dekanan postenon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- De lege fidei (1687)
- Temetési tanítás Jenei Mihály felett (1694)
- Scripturaria V. Testamenti chronotaxis (1696)
- De natura vera conjugii (1715)
- pluraj salutaj kaj funebraj poemoj (1686-1700)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine