Mihály Rónai

biografio pri hungara bestokuracisto

Mihály Rónai [mihAj rOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónai Mihály estis hungara bestokuracisto, novelisto. Lia fratino estis Hermin Rónai.

Mihály Rónai
Persona informo
Naskonomo Rosenberg Miksa
Naskiĝo 18-an de novembro 1879 (1879-11-18)
en Eger
Morto 10-an de januaro 1945 (1945-01-10) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)oj Dénes RónaiHermin Rónai
Edz(in)o Emma Hauser
Infano Mihály András Rónai
Okupo
Okupo bestokuracisto • novelisto
vdr

Mihály Rónai[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1879 en Eger, li mortis la 10-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Rónai devenis el juda familio. Li laboris en pluraj lokoj sen maturiĝo, tamen poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1901. Post la diplomo li laboris en la ĉefurba buĉejo, kie li respondecis pri kvalito de la viandoj. Inter 1904 kaj 1908 liaj noveloj aperis ekzemple en Népszava kaj Nyugat. Li surdiĝis en 1910, tamen li lernis komunikadi perfekte. Li estis tre aktiva ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko. Li faris ankaŭ patologiajn esplorojn en la altlernejo inter 1920-1944, dum en 1940 li pensiuliĝis. Li estis murdita dum sieĝo de Budapeŝto fare de nazioj. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Beethoven-kesergő és egyebek (novelaro, 1903)
  • Húsvizsgálók könyve (kunaŭtoro, 1910)
  • Constitutio melanotica, a színehagyó szürke lovak pigmentációs jelenségei és analógiái az állati és emberi pathológiában (1927)

Memorigiloj redakti

  • busto en Budapeŝto [1]
  • memortabulo en Budapeŝto (1983; depost la socialismo estas nevidebla) memortab

Fontoj redakti

Referencoj redakti