Mihály Szalay

biografio pri hungara agronomo

Mihály Szalay [mihAj salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Mihály estis hungara agronomo, iĥtiologo, altlerneja instruisto.

Mihály Szalay
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1920 (1920-09-09)
en Veszprém
Morto 1-an de decembro 1974 (1974-12-01) (54-jaraĝa)
en Szarvas
Tombo Szarvas
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Georgikon
Okupo
Okupo agronomo • universitata instruisto • bestokuracisto
vdr

Mihály Szalay[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1920 en Veszprém (urbo), li mortis la 1-an de decembro 1974 en Szarvas.

Biografio redakti

Mihály Szalay akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio en 1941, poste li estis asistanto en la sama loko. En la studjaro 1942 li estis lektoro en simila edukejo en tiam hungara urbo Kolozsvár. En 1943 li ekstudis en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, sed en la sekva jaro li soldatiĝis, inter 1945-1947 li estis militkaptito en Sovetunio. En 1949 li akiris ankaŭ bestokuracistan diplomon. Inter 1950-1953 li laboris en fiŝobreda stacio en Szarvas, inter 1953-1957 li okupiĝis pri fiŝkaptado en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), fine li estis gvidanto de la stacio en Szarvas ĝismorte. Intertempe li instruis en la Veterinara Universitato de Budapeŝto ekde 1967 ĝis sia morto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Haltenyésztés az öntözéses vidékek halastavaiban és rizsföldjein (1954)
  • A halak és a halak betegségei (studenta lernolibro, 1961)
  • Tógazdasági pecsenyekacsa-nevelés (1964)

Memorigiloj redakti

  • busto en Szarvas (1986)

Fontoj redakti

Referencoj redakti