TOMPA Mihály [tompa mihaj] (naskiĝis la 28-an de septembro 1817 en Rimaszombat, mortis la 30-an de julio 1868) estis poeto, kalvinisma pastro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

Mihály Tompa
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1817 (1817-09-28)
en Rimavská Sobota
Morto 30-an de julio 1868 (1868-07-30) (50-jaraĝa)
en Chanava
Religio protestantismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Tompa en Miskolc

Lia patro estis malriĉa nobelo, profesie botisto, la patrino estis servistino. En 1821 la patro mortis, la edukadon la patraj geavoj faris plu. En Igrici li frekventis la lernejon, ekde 1832 en Sárospatak. Inter 1837-1838 li estis vicinstruisto en Sárbogárd, poste li lernis juron kaj teologion. Fine li iĝis pastro. En 1844 li instruis en Eperjes, kie li amikiĝis kun Petőfi. En 1848 li estis armea pastro.

Lia debuta poemaro aperis en 1846. En 1849 li iĝis pastro en Kelemér. Tie li elektis edzinon kaj tie li verkis sian plej faman poemon "Al la cikonio". Pro la poemo li arestiĝis. Post la liberiĝo lia amiko estis János Arany.