Mihajlo Pupin
Mihály aŭ Mihajlo aŭ Michael Pupin serbe Михајло Идворски Пупин (4-a de oktobro 1858 – 12-a de marto 1935) naskiĝis en Hungario, en Temes (reĝa departemento) apartenanta al la serba minoritato. Li frue migris al Usono, kie li inventis Pupin-poton. Lia nomo memstariĝis en la telekomunikado. Oni uzas: pupinado, pupinita kablo, pupinpoto.
Mihajlo Pupin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1858 en Idvor, Limgarda zono, Aŭstra imperio |
Morto | 12-an de marto 1935 (76-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Tombo | Woodlawn Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Aŭstra imperio |
Alma mater | Fu Foundation School of Engineering and Applied Science • Columbia College • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato de Kembriĝo • Humboldt-Universitato en Berlino |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • fizikisto • inventisto • universitata instruisto • matematikisto |
La longa kablo havas rezistancon, tial signoj de la voĉo mallaŭtiĝas. Pupin teorie metis bobenon en seria konekto kun la kablokonduktilo. La bobeno ricevis feran ŝirmaĵon, kies formo estis poto. La submaraj kabloj havas itinere nodojn, kiuj estas pupinpotoj. Estas grave volvonombro de la bobeno, krome distanco inter du pupinpotoj.