Mikano

manĝebla citrusa frukto

La Mikano (Citrus unshiu) estas specio de la genro Citruso. La frukto estas dolĉa iomete plata mandarino kun maldika fruktŝelo, pro kiu la frukto estas facile senŝeligebla. Ĝi devenas el Japanio.[1]

Referencoj redakti

  1. angle Hanelt, Peter. (2001) Mansfeld's encyclopedia of agricultural and horticultural crops (except ornamentals). Springer. ISBN 3-540-41017-1. “(natural distribution) Japan”.