Mikio Naruse (成瀬 巳喜男 Naruse Mikio?, 20a de Aŭgusto, 1905 – 2a de Julio, 1969) estis japana reĝisoro, scenaristo kaj produktoro kiu reĝisoris 89 filmojn en la periodo de 1930 ĝis 1967.

Mikio Naruse
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1905 (1905-08-20)
en Tokio
Morto 2-an de julio 1969 (1969-07-02) (63-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo kojlorektuma kancero
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroverkistofilmproduktoroscenaristo
Verkoj Scattered Clouds
A Wanderer's Notebook
vdr

Naruse estas konata ĉar li trempis siajn filmojn per malkuraĝiga kaj pesimisma rigardo. Li faris ĉefe filmojn ŝomin-geki (dramoj de ĉiutaguloj) kun inaj protagonistoj, portretitaj de aktorinoj kiel Hideko Takamine, Kinuĝo Tanaka, kaj Secuko Hara. Pro sia fokuso al familia dramo kaj la interplektigo de tradicia kaj moderna japanaj kulturoj, liaj filmoj estis komparitaj kun la verkoj de Yasujirō Ozu.[1] Multaj el liaj filmoj en lia posta kariero estis adaptoj de verkoj de agnoskitaj japanaj verkistoj. Titolita "grava figuro de la Japana Ora Epoko"[2] kaj "supreme inteligenta dramisto",[3] li restis malpli konata ol liaj samtempuloj Akira Kurosawa, Kenji Mizoguchi, kaj Ozu.[4] Inter liaj plej famaj filmoj estas Montosono (Ĝama no Oto), Malfruaj krizantemoj (Bangiku), kaj Flosnuboj (Ukigumo).[4]

Notoj redakti

  1. Richie, Donald. (2005) A Hundred Years of Japanese Film (Revised edition). Tokyo, New York, London: Kodansha International. ISBN 978-4-7700-2995-9.
  2. "The best Japanese film of every year – from 1925 to now at the British Film Institute website". Alirita la 4an de Januaro, 2021.
  3. Jacoby, Alexander. (2008) A Critical Handbook of Japanese Film Directors. Berkeley, California: Stone Bridge Press, p. 268–273. ISBN 978-1-933330-53-2.
  4. 4,0 4,1 Russell, Catherine. (2008) The Cinema of Naruse Mikio: Women and Japanese Modernity. Durham and London: Duke University Press. ISBN 978-0-8223-4290-8.