Miklós Hajdufy
Miklós Hajdufy [miklOŝ hajdufi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdufy Miklós estis hungara reĝisoro, scenaristo.
Miklós Hajdufy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1932 en Szombathely |
Morto | 8-an de aprilo 2021 (88-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo • Fazekas Mihály Gimnázium |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • filmreĝisoro |
Miklós Hajdufy[1][2] naskiĝis la 25-an de aprilo 1932 en Szombathely, li mortis la 8-an de aprilo 2021.
Biografio redakti
Miklós Hajdufy maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1950, poste li estis laboristo kaj deviga soldato. Inter 1956-1958 li estis helporeĝisoro de Teatro de Kecskemét, inter 1958-1960 de Hungara Televizio. Li akiris televidreĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1965. Liaj plej gravaj instruistoj estis Félix Máriássy kaj Károly Makk. Li restis plu en la televizio, kie li havis reĝisoran statuson inter 1983-1992. Li ankaŭ estis teatra lernejestro inter 1991-2006, dum li pensiuliĝis en 1996. Li ricevis premiojn inter 1966-2006.
Liaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Lázadás reggelig (1964)
- Ficzek úr (1974)
- Klapka légió (1983) - ankaŭ scenaristo
- Egy történet története (1992) - ankaŭ scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto) redakti
- Széchenyi meggyilkoltatása (1971) - ankaŭ reĝisoro
- Szerelmek (1984) - ankaŭ reĝisoro
- Nem válok el (1992) - ankaŭ reĝisoro
Liaj televidaj filmoj kiel helporeĝisoro redakti
- Viharban (1966)
- Oly korban éltünk (1967)