Miklós Hollósi
Miklós Hollósi [miklOŝ holOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósi Miklós estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).
Miklós Hollósi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1941 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de septembro 2016 (74-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Miklós Hollósi [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1941 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miklós Hollósi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1960-1965, poste li eklaboris samloke en la universitato. En 1990 li doktoriĝis antaŭ MTA. En 1993 li iĝis katedrestro, dume li esploris kelfoje ankaŭ eksterlande, ekzemple en Parizo, Heidelberg, Filadelfio, Zagrebo. Li okupiĝis precipe pri spektroskopio, Alzheimer-malsano kaj proteinoj. Li ricevis premiojn en 1990 kaj 1996.
Verkaro (elekto) redakti
- Crystal Structure of Cyclo (1982)
- A sztereokémia és kiroptikai spektroszkópia alapjai (2004)
- Cyclic Peptide Models of the Ca2+-Binding Loop of a-lactalbumin (2005)