Miklós Laczkovich

Miklós Laczkovich [miklOŝ lackoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laczkovich Miklós estis hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).

Miklós Laczkovich

Miklós Laczkovich [1] naskiĝis la 21-an de februaro 1948 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Laczkovich frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1966-1971. Post la diplomo li ekinstruis samloke en la universitato, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li ofte instruis ankaŭ en eksterlandaj universitatoj, ekzemple Britio, Italio, Usono, Kanado. Li doktoriĝis en 1992 antaŭ MTA. Li okupiĝas precipe pri kombinatoriko kaj aroteorio. Li estas ankaŭ tenoro, foje li kantas en diversaj korusoj. Li ricevis ĝis 2013 6 premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Functions with Measurable Differences (1980)
  • Decomposition of Sets with Small Boundary (1992)
  • Sejtés és bizonyítás (1998; angle Conjecture and Proof, 2001)

Fontoj redakti