Miklós Orszáczky
Miklós Orszáczky [miklOŝ orsAcki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orszáczky Miklós, en Aŭstralio Jackie Orszaczky [ĝeki] estis hungara-aŭstrala ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto, orkestrestro).
Miklós Orszáczky | |
---|---|
Miklós Orszáczky en 2003 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1948 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de februaro 2008 (59-jaraĝa) en Sidnejo |
Mortokialo | kancero |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto • muzikproduktisto • komponisto |
Miklós Orszáczky[1] naskiĝis la 8-an de majo 1948 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de februaro 2008 en Sidnejo.
Biografio redakti
Miklós Orszáczky aĝis nur 5, kiam li frekventis muziklernejon (bazlernejon en la sekva jaro). Li pianadis kaj violonadis klasikan muzikon, iom poste li interesiĝis pri la ŝlagroj. Li aĝis 15, kiam li estis fondinta membro de ŝlagrorkestro. Pro la ofta muzikado li neniam maturiĝis. En 1967 li fondis propran ŝlagrorkestron, sed post 2 jaroj li aliĝis al simila orkestro, kie li akiris tutlandan famon. En 1970 la orkestro ricevis permeson turnei en Aŭstralio. En 1973 Orszáczky estis gitaristo ankaŭ en la pli malnova orkestro, tiam la orkestro ne ricevis permeson turnei en Usono. En la sekva jaro Orszáczky ricevis permeson muzikadi sola en Aŭstralio, kie li atingis sukcesojn kun pluraj ŝlagrorkestroj, eĉ li fondis propran orkestron. Li ne hejmenvenis, tio estis krimo laŭ la hungara leĝo. Li vivis kune kun kantistino, kie naskis ankaŭ idon. Ekde 1977 Orszáczky kun la kantistino ofte revizitis Hungarion, eĉ ili koncertis. Orszáczky mortis pro kancero. Li ricevis hungaran premion en 2006.
Elektitaj ŝlagroj redakti
- Tiltakozó ének
Liaj ŝlagrotekstoj [1] redakti
- A vámpír
- Elfáradtam én már
- Föld alól jövő ének
- Hamlet, a sólyom
- Örvény
- Tiszta szívvel
- Virágtánc
Aŭdu ankaŭ redakti
Memorigiloj redakti
- premio fondita en 2009