Miklós Schneider

hungara arkivisto, instruisto

Miklós Schneider [miklOŝ ŝnejder], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schneider Miklós estis hungara instruisto, arkivisto. Lia bofrato estis Ambrus Pleidell.

Miklós Schneider
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de decembro 1897(nun 1897-12-01)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Érsekújvár
Morto la 23-an de junio 1945
en  Hungara reĝlando Velem
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lerneja majstro • arkivisto
vdr

Miklós Schneider[1][2] naskiĝis la  1-an de decembro 1897(nun 1897-12-01) en Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 23-an de junio 1945 (laŭ alia informo la mortotago estas la 16-a) en Velem (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Miklós Schneider maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Hejmenveninta jam en la ĵus estiĝanta ŝtato Ĉeĥoslovakio li instruis ĝis 1928, poste li translokiĝis al rest-Hungario. Li akiris arkivistan licencon, poste li estis arkivisto en Székesfehérvár, ekde 1937 ĝismorte en Szombathely. Li edziĝis en 1932.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Vörösmarty-család multja (1934)
  • Nemes családok története. I. (1937)
  • Vas megye kétségtelen nemesei (1940)
  • Vas vármegye 1696. évi nemesi összeírása (1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti