SZALAY Miklós [salai] estis rumania hungara komponisto. Li naskiĝis en Arado la 2-an de novembro 1930 kaj mortis en Vieno la 29-an de septembro 2003. Li estis la patro de komponisto, muzikfolkloristo Zoltán Szalay.

Biografio redakti

Miklós Szalay studis en muzika altlernejo Gheorghe Dima de Kluĵo kaj li akiris diplomon de muzikinstruisto (1954) kaj de komponisto (1958). Li instruis en la altlernejo (1957–86).

Komponaĵoj redakti

  • Suito por fortepiano, Koncerto por arĉorkestro (1957); Sonato por violoĉelo-fortepiano (1958, 1-a premio landa); Koncerto por fortepiano kaj orkestro (1960); Sonato por fluto-piano (1963); Improvizaĵoj por violonĉelo, piano kaj magnetofonmuziko (1970); Arĉkvarteto.

Fonto redakti