Miklós Szmrecsányi

Miklós Szmrecsányi [miklOŝ smreĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szmrecsányi Miklós József Vince Károly estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szmrecsányi, liaj fratoj estis Pál Szmrecsányi kaj Lajos Szmrecsányi.

Miklós Szmrecsányi
Miklós Szmrecsányi
Miklós Szmrecsányi
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de januaro 1854(nun 1854-01-19)
en Hungario Daróc (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 31-an de majo 1936
en Hungario Eger (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)oj Pál SzmrecsányiLajos Szmrecsányi
Okupo
Okupo advokatoverkisto
vdr

Miklós Szmrecsányi[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1854 en Daróc (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Šarišské Dravce en Slovakio), li mortis la 31-an de majo 1936 en Eger.

Biografio redakti

Miklós Szmrecsányi doktoriĝis el juro en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1878. Li eklaboris en juĝejo, sed li okupiĝis ankaŭ pri arthistorio (pli frue ankaŭ studis ĝin). En 1882 li estis elektita sekretario de arthistoria societo. Li havis postenon en la koncerna ministerio. Li ofte vizitis la galeriojn kaj muzeojn en Eŭropo, pri ili li verkis studojn. En 1899 li pensiuliĝis, samtempe li ricevis la titolon ministeria konsilisto, poste li translokiĝis al Eger kaj multe laboris pri artaĵoj en Eger.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A művészet pártolása (1889)
  • Az országos m. iparművészeti múzeum vásárlásai az 1900. évi párisi világkiállításból (1900)
  • Történeti művészet a halászbástyán (1906)
  • Eger és környéke részletes kalauza (1925; 1930)
  • Esterházy és a műv. Eger (1926)
  • Tinayre Louis fr. festőműv. emlékezései mo-i tartózkodásáról (1872-1879) (1934)
  • Eger művészetéről. Tanulm-ok és jegyz-ek a hazai barokk tört-éhez. (1937)

Fontoj redakti

Referencoj redakti