Mikroklimato estas la klimato en relative malgranda areo, kelkajn metrojn super aŭ en la grundo, inter la plantaro. Ĝi aperas en sunplena, senventa situo, kiam la lokaj efikoj fortiĝas.

Filikaj arboj prosperas en protektita dell-areo en la Perditaj Ĝardenoj de Heligan, en Kornvalo, Anglio, latitudo 50° 15'N.

La ŝanĝiĝemo, periodeco de la temperaturo kaj la aera humideco estas plej bone spekteblaj rekte proksime al la grunda surfaco. La mikroklimaton forte influas la grundotipo kaj la plantaro; sur lozaj grundoj (ekz. sablo), la temperatura ŝanĝiĝo estas grava. Tion malpliigas la kovra efiko de la plantoj.