Mikulčice estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudmoravia regiono 7 km sudokcidente de Hodonín. En 2023 ĝi havis 1 966 loĝantojn. La loko famas pro sia bona vino kaj kiel unu el historiaj centroj de la iama Grandmoravia regno.

Mikulčice
germane Mikultschitz
municipo
Preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mikulčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Hodonín
Historiaj regionoj Moravio, Slovakio, Grandmoravia imperio
Konata loko Mikulčice-Valy burgaro
Riveroj Moravo, Kyjovka
Situo Mikulčice
 - alteco 165 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 04″ N 17° 03′ 06″ O / 48.81778 °N, 17.05167 °O / 48.81778; 17.05167 (mapo)
Katastro 15,30 km² (1 530 ha) Mikulčice
Loĝantaro 1 966 (2023)
Denseco 128,5 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Naturrezervejo Skařiny
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 19
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586374
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mikulčice
Retpaĝo: www.mikulcice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Mikulčice - vendejo kun miksita varo
Arkeologia muzeo

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Dolní Bojanovice, Moravská Nová Ves, Josefov kaj Hodonín.

Historio redakti

La 24-a de junio 2021 tra la municipo traimpetiĝis tornado kun ekstrema ŝtormo, kiu damaĝis centojn da domoj en la municipo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 574
18801 805
18901 915
19002 022
19102 004
19211 980
JaroLoĝantoj
19301 981
19501 924
19612 011
19701 898
19801 737
19911 751
JaroLoĝantoj
20011 906
20141 951
20161 959
20171 968
20181 961
20191 953
JaroLoĝantoj
20201 946
20211 895
20221 981
20231 966

Vidindaĵoj redakti

Sudoriente de la vilaĝo situas grava praslava arĥeologia trovloko, kie oni ekde 1954 malkovris fundamentojn de domoj, preĝejoj kaj palacoj. La loko estis priloĝata ekde la 6-a kaj 7-a jarcento post Kristo. La civito estis ĉirkaŭe fortikigita per palisaro, utiligitaj estis ankaŭ branĉoj de la rivero Morava. La arĥeologoj malkovris princan palacon, kirkojn, rotondon, tombejojn kaj diversajn objektojn, kiuj pruvas tiaman metian lertecon. Ekde la 10-a jarcento la fortikaĵo dekadencas kaj transvivas nur la apuda vilaĝo. La tuta arkeologia areo estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

En la loko estis konstruita muzeo, kies retejo havas ankaŭ esperantlingvan version.

Partoj de municipo redakti