Municipo Mikuleč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km nordokcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 271 loĝantoj (2023).

Mikuleč
germane Nikl
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mikuleč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Rivero Mikulečský potok
Situo Mikuleč
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 49° 48′ 40″ N 16° 25′ 52″ O / 49.81111 °N, 16.43111 °O / 49.81111; 16.43111 (mapo)
Areo 9,91 km² (991 ha)
Loĝantaro 271 (2023)
Denseco 27,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578398
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mikuleč
Retpaĝo: www.obecmikulec.net
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Ekesto de la vilaĝo estis ligita kun epoko de tiel nomata granda koloniigo, kiun en la regiono Litomyšl faris premonstrata monaĥejo. Tiam en la ĉeĥan teritorion venadis germanaj koloniistoj. La unua skriba mencio pri Mikuleč, origine Nikols, Niklolcz, germane Nikl, verŝajne laŭ la nomo de koloniisto Mikuláš - Nikolaus, en historia dokumento estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis asignita al la episkopo de Litomyšl.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Georgo, origine gotika el la duono de 14-a jarcento, situas en la tombejo sur monteto sur norda rando de la vilaĝo. Ĝi estis en la dua duono de la 18-a jarcento rekonstruita malfrubaroke. La preĝejo estas ununava, oblonga kun poligone fermita presbiterejo kaj sakristio sur norda flanko. Super la okcidenta fronto estas pinjono kun prisma tureto. La fenestroj estas oblongaj duoncirkle fermitaj. La presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj barele kun segmentoj, la navo estas platplafona. En la jaro 1900 estis la preĝejo ekipita, fare de artistoj K.Rašek, K. Záhorský kaj Joža per muraj pentraĵoj de Sankta Georgo, Sankta Adalberto kaj de Sankta Venceslao laŭ kartonoj de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš, kiu la murajn pentraĵojn ankaŭ mem signis. La preĝeja ekipaĵo estas novtempa.

Pluaj memorindaĵoj redakti

  • Secesa paroĥestrejo
  • Vilaĝestrejo
  • Monumento al viktimoj de la Unua Mondmilito el Mikuleč kaj Kukle el la jaro 1931
  • Sur tombejo kelkaj tombaj monumentoj el la 19-a jarcento
  • Restoj de ŝtona kruco apud ŝoseo al Svitavy el la jaro 1888
  • Fera krucifikso sur ŝtona soklo proksime de la tombejo
  • Fera krucifikso sur ŝtona soklo kun reliefo de kranio kaj germana surskribo situanta en centro de la tombejo

Tombeja mistero redakti

En la jaro 1932 malkovris laboristoj dum rekonstruo de kadavrejo en Mikuleč strange entombigitajn mortintojn, kiuj kvazaŭ havus kunligitajn manojn kaj rondan truon meze de la frunto. Per esploro de la kazo estis komisiita arĥeologo prof. Červinka el Prago, kiu ankoraŭ petis helpon de viena profesoro Häller. Sed iliaj opinioj ne estis identaj. Prof. Häller opiniis, ke temas pri viktimoj de la Tridekjara Milito, prof. Červinka parolis pri viktimoj de inkvizicio kun "sorĉistinoj kaj sangosuĉantoj". Al teorio de prof. Červinka kliniĝis ankaŭ plua arĥeologo Petr Černý. Profesoro Häller en marto de la jaro 1936 en sia loĝejo en Vieno subite mortis. En lia vizaĝo spegulis teruro kaj timego. El lia laborejo mistere malaperis esplorataj kranioj el la tombejo en Mikuleč. Ĉe similaj cirkonstancoj mortis unu monaton pli malfrue ankaŭ profesoro Červinka. Simila sorto trafis eĉ ankaŭ arĥeologon Petr Černý, kiu mortis en junio 1947.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti