Miligramo

mezurunuo de maso; milono de gramo, milionono de kilogramo

Miligramo (simbolo mg) estas mezurunuo de maso de la Internacia sistemo de unuoj. Ĝi estas la tria suboblo (ono) de la gramo kaj la sesa de la kilogramo, estante milono de la gramo kaj milionono de la kilogramo. Ĝi estas uzata por mezuri la mason de malgrandaj partoj de kemiaj reakcioj, specimenoj de solidoj, drogoj, kuraciloj kaj ties ingrediencoj, kaj malgrandaj objektoj ĝenerale. La analizaj pesiloj de la laboratorioj regule havas precizecon de 0,1 mg.