Militkampanjo en Kaŭkazio

La Militkampanjo en Kaŭkazio estas la nomo de la armitaj konfliktoj inter la Otomana Imperio kaj la Rusia Imperio, kiuj poste inkluzivis la armeojn de Azerbajĝano, Armenio, la Diktaturo de Centra Kaspio kaj la Brita Imperio kiel parto de la Mezorienta Fronto de la Unua Mondmilito. La militkampanjo etendiĝis de Kaŭkazio ĝis la Orienta Anatolio atingante la urbojn Trabzon, Bitlis, Muş kaj Van. La surtera militado estis akompanita de la rusa mararmeo en la regiono de la Nigra Maro en Otomana Imperio.

Militkampanjo en Kaŭkazio
Konflikto: Kaŭkaza Fronto
La urbo Erzurum ruinigita, centre dekstren: rusaj trupoj, malsupre maldekstren: la islamaj vunditoj, centre dekstre: la otomanaj trupoj, malsupre dekstre: la rifuĝintoj de Armenio.
kampanjo
Daŭro: 24-an de oktobro 191430-a de oktobro, 1918
Loko: Orienta Anatolio
Rezulto: Traktato de Brest-Litovsk, Traktato de Batumo
Flankoj
Otomana Imperio
Azerbajĝana Demokratia Respubliko
Germana Imperio
Rusa Imperio
Armena Demokratia Respubliko

Britio
Diktaturo de Centra Kaspio
Bakua Komunumo

Komandantoj
Ismail Enver
Vehip Paŝao
Samad Bej Mehmandarov
Ali Agha Ŝiĥiliski
Ĝafargulu Ĥan Naĥcivaski
Friedrich Kress von Kressenstein
Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov
Nikolaj Judeniĉ
Andranik Toros Ozanjan
Drastamat Kanajan
Garegin Nĵdeh
Movses Silikjan
Stepan Ŝahumjan
Lionel Dunsterville
vdr

La 23-an de februaro 1917, la rusa antaŭenmarŝo estis haltita post la Rusa revolucio de 1917 kaj la Kaŭkaza Rusa Armeo disiĝis kaj estis anstataŭita per la fortoj de la nova fondita Armena ŝtato, inkluzivante la lastajn unuojn de armenaj volontuloj kaj de la Armena milico. Dum 1918 la regiono ankaŭ vidis la establadon de la Diktaturo de Centra Kaspio, la Respubliko Montara Armenio kaj aliancita forto nomita Dunsterforce, kiu estis kunmetita el elit-trupoj prenitaj de la Mezopotamia kaj Okcidenta Frontoj. La Otomana Imperio kaj la Germana Imperio havis varman konflikton en Batumi kun la alveno de la Germana Kaŭkaza Ekspedicio kies unua celo estis certigi la petroloprovizojn.

La 3-an de marto 1918, la kampanjo inter la Otomana Imperio kaj Rusio finiĝis per la Traktato de Brest-Litovsk kaj je la 4-a de junio 1918, la Otomana Imperio subskribis la Traktaton de Batum kun Armenio. Tamen, la armitaj konfliktoj daŭris kiam la Otomana Imperio daŭre engaĝiĝis kun la Diktaturo de Centra Kaspio, la Respubliko Montara Armenio kaj Dunsterforce de la Brita Imperio ĝis la Armistico de Mudros subskribita la 30-an de oktobro 1918.

Militdeklaro redakti

Malgraŭ tio ke antaŭ la komenco de la Unua mondmilito jam ekzistis alianco inter la Germana Imperio, Aŭstrio-Hungario kaj la Otomana Imperio, kiam la milito estis deklarita en aŭgusto 1914, komence la Otomana Imperio restis neŭtrala. La 14-an de decembro 1914, la ŝejko Ul-Islam proklamis, nome de la Kaliflando, la islaman Sanktan Militon kontraŭ Britio, Francio, Rusia Imperio kaj Montenegro.[1] Do, oni konsideras ĉi tiun momenton kiel la startpunkto por la ekiĝo de la militkampanjo en Kaŭkazio, kie la du konfliktantoj havis kontaktojn, la Otomana kaj la Rusia Imperioj.

Partoprenantoj redakti

Otomana Imperio redakti

Je la komenco de la milito en tiu ĉi fronto, la ĉefa celo de la Otomana Imperio estis la reakirado de teritorioj en Orienta Anatolio, kiujn ĝi perdis konsekvence de la Rusa-turka milito 1877-78. La otomanoj disfaldigis sur la regionon du armeojn, la Duan Armeon kaj la Trian Armeon. Entute la nombro da otomanaj armitaj fortoj estis tre alta (oni kalkulas inter 100.000 kaj 190.000 soldatoj), sed malriĉe ekipitaj, precipe por la vintra sezono.

Rusia Imperio redakti

En marto 1915 evidentiĝis la celoj de la Rusia Imperio en la militkampanjo, kiam la rusa ministro de eksteraj aferoj Sergej Sazonov prezentis al la brita kaj franca ambasadoroj, George Buchanan kaj Maurice Paléologue respektive, la peton pri la agnosko de siaj lastaj teritoriaj postuloj por la fino de la milito, kiuj estis la akirado de la urbo Istanbulo, la markoloj Bosporo kaj Dardaneloj kune kun la Marmara Maro, la sudo de Trakio ĝis la linio Enós-Midia, kaj ankaŭ partoj de la suda marbordo de la Nigra Maro kaj en Anatolio, inter la Bosporo, la rivero Sakarya kaj nedifinitaj punktoj proksime al la golfeto de Izmiro. La rusa carista reĝimo planis anstataŭi la muzulmanan loĝantaron de la nordo de Anatolio kaj de Istanbulo per gentoj pli fidindaj por ili, kiel la kozakaj koloniistoj.[2] Ĉi tiuj dokumentoj estis poste publikigitaj de la rusa ĵurnalo Izvestija en februaro 1917, kun la celo gajni la subtenon de la armenoj por la Rusa Revolucio.[3]

La elstara rusa armeo en Kaŭkazio komence havis forton formita el 100.000 viroj sub la nomuma gvido de la ĝenerala reganto de Kaŭkazio, Illarion Voroncov-Daŝkov. Tamen, la reala gvido estis sub la estro de la Stabo, la generalo Nikolaj Judeniĉ, unu el la plej sukcesaj rusaj generaloj de la Unua Mondmilito. Pro la malvenkoj okazintaj al la rusoj en la konfliktoj kontraŭ la germanoj ĉe la bataloj de Tanenbergo kaj la Batalo de la Mazovaj Lagoj, la rusoj translokigis preskaŭ la duonon de siaj fortoj al la Orienta Fronto, lasante malpli ol 60.000 virojn por la konfrontado de eblaj atakoj de la otomana armeo.

Armenio redakti

 
Andranik Ozanjan, grava armena tiuepoka generalo

Antaŭ la milito jam ekzistis intencoj allogi armenojn al la rusa koloniado de la regiono.[4] Fakte, post la rusa konkero de Transkaŭkazio en la 1820-aj jaroj, la grafo Paskeviĉ, kiu gvidis la rusan militkampanjon, “disdonis terenojn al 124.000 armenoj kiuj migris ekde Persio kaj Turkio”.[5] En la 1890-aj jaroj, dum la okazintaĵoj konataj kiel la Hamidaj masakroj, alia ondumo da armenoj venis el la Otomana Imperio kaj ekloĝis en Transkaŭkazio.[5]

En oktobro kaj novembro de 1917, post la Rusa revolucio, la regulaj regimentoj amase dizertis el la militfronto. En tiu ĉi situacio, en decembro 1917, reorganiziĝis la armena milico sub la gvido de la generalo Tovmas Nazarbekjan, kun Drastamat Kanajan (konata kiel “Generalo Dro”) kiel civila komisaro. La militfronto havis tri ĉefajn areojn, sub la gvido de Movses Silikjan, Andranik Toros Ozanjan kaj Miĥail Areĉjan. Alia regula unuo estis sub la gvido de la kolonelo Korganjan. Estis taĉmentoj el armenaj partizanoj (pli ol 40.000)[6] kiuj akompanis tiujn ĉefajn unuojn. Laŭ linio ekde Van ĝis Erzincan ĉi tiuj unuoj organiziĝis. Oni diras ke Andranik Ozanjan havis 150.000 homojn[6] en ĉirkaŭ 400 kilometroj da landlimo (en montara regiono). En 1918, la Daŝnako (Armena Revolucia Federacio) proklamis la kreadon de la Armena Demokratia Respubliko pere de la Armena Kongreso de Orientaj Armenoj (unuigita kiel Nacia Armena Konsilio) per la disiĝo de la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. Tovmas Nazarbekjan iĝis ĉefkomandanto de la tuta armena ŝtato, dum Andranik Ozanjan regis en la militzono interne de la Otomana Imperio.

Brita Imperio redakti

En 1917, la Aliancanoj decidis sendi helpan militistan mision al ĉi sektoro, kiu estis sub la gvido de Lionel Dunsterville. La aliancita forto (konata kiel Dunsterforce, pro la nomo de ĝia komandanto) konsistis el 1.000 homoj, kiuj estis elitaj trupoj el australianoj, britoj, kanadanoj kaj novzelandanoj, helpataj de kelkaj tankoj. Ĉi unuo kunlaboris kun ĉirkaŭ 3000 homoj de la revoluciaj rusaj trupoj (la Ruĝa Armeo) por eviti la celon establi sendependan Transkaŭkazion, kaj helpi la Diktaturon de Centra Kaspio.

Militkampanjo de 1914 redakti

 
Rusaj tranĉeo en la arbaro de Sarikamiŝ.
 
Kurda kavalerio de la Otomana Armeo en Kaŭkazio en 1915

Kompare kun la aliancanoj, la otomana generaleco kaj ties organizado estis neglektaj komence de la batalo.[7] Tamen, la fronto de Kaŭkazio distiris la rimedojn de la rusoj, deprenante fortojn de la frontoj en Pollando kaj Galicio donante ŝancon al la Centraj Potencoj atingi la venkon en la Orienta Fronto, eĉ se la otomanoj estus malvenkitaj en Kaŭkazio. La germanoj disponigis la petitajn rimedojn de la turkoj kaj la 3-a Turka Armeo estis uzata kiel celo por atingi tiun distiraĵon. En 1914, la otomana milit-ministro Enver Paŝao, kiu gvidis la 3-an armeon, volis ĉirkaŭi la rusajn armeojn inter Sarikamiŝ kaj Ardahan.

Batalo de Sarikamiŝ redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Sarikamiŝ.

La rusoj estis la unuaj kiuj transiris la landlimon, prenante la urbojn Bayazid kaj Köprüköy. Samtempe, la 3-a Turka armeo de Enver ricevis la ordonon avanci ĝis Kars, havante siajn bazojn en Erzurum, je preskaŭ 100 km distante de la landlimo kaj je 1.000 km de la fervojo kiu komunikis ĝin kun Konstantinopolo. La plano de Enver estis entrepreni manevron kiu ĉirkaŭuus la rusan armeon en Sarikamiŝ, kion li pensis fari ne malfrue ol la 25-an de decembro. Tiel, lia maldekstra flanko avancis al Ardahan, je 100 km pli el Sarikamiŝ.

Kiel oponiĝo al la avanco de la 3-a turka armeo, la gvidanto Illarion Voroncov-Daŝkov planis disfaldi la Rusan armeon de Kaŭkazio ĝis Kars. Nikolaj Judeniĉ ignoris la dezirojn de Voroncov, restigante siajn poziciojn en Sarikamiŝ. La maldekstra flanko de la 3-a turka armeo atingis Ardahan la 1-an de januaro 1915. La germana militista misio kun Enver Paŝao, tamen, ne konsentis lanĉi atakon en tiu teritorio tiumomente, ĉar ili pensis ke la germana armeo povus pli bone helpi dum la printempo kaj somero. Enver persone iĝis respondeculo pri la gvidado de la 3-a armeo kaj ordonis la batalon kontraŭ la rusaj trupoj. La Batalo de Sarikamiŝ kiu okazis inter la 29-a de decembro 1914 kaj la 4-a de januaro 1915) estis grandega malvenko por la 3-a otomana armeo. Nur 10% de tiu armeo sukcesis retiriĝi al komencaj pozicioj. La pritakso de la homperdoj inter otomanoj estas inter 75.000 kaj 90.000 homoj. Enver, post la malvenko, forlasis la gvidadon de la 3-a armeo.

Turka avanco al Tabrizo redakti

Malgranda otomana forto avancis en decembro 1914 ekde Van ĝis la interno de Persio. Ĝi trovis malmultan opozicion, mallongtempe okupinte la urbon Tabrizo. La avanco estis farita por okazigi la ribeliĝon de la kurdoj. Kaj la rusoj kaj britoj sendis fortojn norden de Persio por bremsi la otomanajn unuojn, kiuj retroiris ĝis la landlimo post la malvenko de la 3-a turka armeo en Sarikamiŝ.

Militkampanjo en 1915 redakti

 
Mapo pri la okcidenta fronto en 1915

En februaro 1915, la generalo Judeniĉ estis laŭdita pro la atingita venko, kaj ascendita kiel gvidanto de ĉiuj rusaj trupoj disfladitaj en Kaŭkazio. La Aliancanoj petis al Rusio atakon en la Orienta Fronto kiu mildigus la premon kiun la germanoj faris kontraŭ ili en la Orienta Fronto, sed Rusio respondis al la Aliancanoj petante kunlaboron por mildigi la premon kiun ili mem suferis en Kaŭkazio pro ŝip-atako. Kiel respondo al ĉi lasta peto, la operacioj en la Dardaneloj kun ebla avanco direkte al la otomana ĉefurbo, helpis la rusajn fortojn en ĉi tiu fronto dum 1915.

La serĉitaj celoj de la Rusa Imperio en ĉi tiu militkampanjo estis limigitaj, ĉar ili kontentiĝis nur kun la avancado ekde Kars al la sudo, ĝis la lago Van, por sekurigi la komuniklinion en Persio. Aliflanke, la guberniestro Illarion Voroncov-Daŝkov, kun aprobo de Sergej Sazonov, rusa ministro de Eksteraj Aferoj, planis okazigi ribeliĝon de la armenoj de la regiono, kristanoj, la plimulta etno en la regiono, kvankam la politiko pri rusigado en Kaŭkazio igis multajn turkojn ekloĝi en Van post ilia foriro de la rusa Kaŭkazio.

Aliflanke, Enver pensis ke la malvenko en la batalo de Sakiramiŝ estis pro atako de armenaj unuoj kiuj batalis en la rusa armeo, kiu estis parte formata de armendevenaj turkoj. Pro tio, dum la vintro la trupoj de la 3-a turka armeo ekdisrabis la armenaj vilaĝojn de la regiono kaj mortigis armenojn. Tiel ekiĝis la tiel nomata Armena genocido.

Rezistado de Van redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rezistado de Van.
 
Rafael de Nogales Méndez, venezuela oficiro kiu servis al la otomana armeo, batalis en la sieĝado de Van kaj detale priskribis la lokon kaj la okazintajn barbaraĵojn en sia libro Kvar jaroj sub la Duonluno.

La 16-an de aprilo, la turka administranto de la regiono Van ordonis la ekzekutadon de kvin naciistaj armenaj gvidantoj, post esti informita pri la avanco de la rusa armeo de la generalo Nikolaj Judeniĉ al la zono.[1]

La 20-an de aprilo ekiĝis bataloj en la urbo Van (la tiel nomata Rezistado de Van) kiam armenino volis eniri en la urbon, helpata de kelkaj armenoj, dum otomanaj soldatoj malpermesis tion pafante la grupon kun la rezulto de pluraj mortintoj. La armenoj organizis armitajn grupojn por la protektado de ĉ. 30.000 armenaj loĝantoj kaj 15.000 rifuĝintoj en areo de ĉ. 1 km2 en la armena kvartalo kaj en la kvartalo Ajgestano, kun entute 1.500 homoj, al kiuj oni havigis 300 riflojn, 1.000 pistolojn kaj kelkajn malnovajn armilojn. La konflikto daŭris ĝis kiam la generalo Judeniĉ atingis la lokon.

Siaflanke, la generalo Nikolaj Judeniĉ ekigis la ofensivon ene de turka teritorio, direktante sin al la Lago Van en la Otomana Armenio, kun brigado el kozakoj de Transbajkalo sub la gvido de la generalo Truĥin kaj kelkaj armenaj volontuloj por liberigi la armenojn sieĝita en Van [8] La 16-an estis faritaj 46 pafaĵoj kiel averto al la otomanaj unuoj por ke ili retiriĝu. Sekvatage, la armenoj prenis la regadon de la tuta regiono. Iom poste, skolta grupo de la rusa armeo, konsistanta el armenaj volontuloj, atingis la lokon,[9] sekvata de la regulaj rusaj soldatoj. La generalo Judeniĉ alvenis al Van, ricevante la ŝlosilon de la urbo kaj de ties fortikaĵo, kaj konfirmis la kreadon de la Provizora Armena Registaro por la administraj funkcioj, kun Aram Manugjan kiel reganto. La fidajoj, armenaj volontuloj, fine liveris la urbon Val al la rusoj en majo de 1915.

Jam sekurigante la rusan regadon de Van, la lukto translokiĝis al la oriento dum la tuta somero.[10]

La Leĝo pri Deportado kaj la Armena genocido redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena genocido.
 

Dum la rusa ofensivo en Armenio, Talat Paŝao, la ministro pri Internaj Aferoj de la Otomana Imperio, ordonis la 25-an de majo 1915 perfortan deportadon de ĉiuj armenoj kiuj loĝus ĉirkaŭ la batalfrontoj, direkte al la sudo, surbaze de la Leĝo pri Deportado, ĝis Sirio kaj Mosulo.[1] Talat Paŝao asertis ke la armenoj de la regiono organiziĝus sub la regado de la rusoj kaj ribeliĝus kontraŭ la turka registaro. La 30-an de majo, la turka Konsilio de Ministroj aprobis tiun dekreton.[1] Kompreneble, la armenoj de Van kaj de aliaj lokoj kiuj estis sub rusa okupado saviĝis de tiu deportado. La kalkuloj pri la deportitoj malsamas, sed neŭtrala kalkulado indikus ke en tiu procezo de la deportado ĉ. unu miliono da armenoj, el inter 1,3 ĝis 2,1 milionoj da armenaj loĝantoj en la Otomana Imperio.[1] Leslie Davis, konsulo de Usono en Erzurum, surprizita pro la malmultaj vir-armenoj kiujn li vidis en Ĥarput, unu el la trafikokontroliloj establitaj de la turkoj, li deduktis ke tiuj estis murditaj survoje, aldonante:

 
 La turkoj jam elektis la knabinojn, kaj la plej belajn knabojn el ĉiuj. Ili uzos ilin kiel sklavojn, se ne, ili estos uzataj por pli abomenindaj celoj. 

Aliflanke, la interna stato de la Otomana Imperio, malevoluinta lando nekapabla provizi siajn propajn trupojn en la batalkampo, helpis al la pliigadon de la efektoj de la deportado, altigante multe pli la nombron da mortintoj.

Preno de Malazgirt redakti

 
Malazgirt

Malmultajn tagojn poste, jam en julio, la rusaj trupoj prenis la urbon Malazgirt. En tiu momento, la generalo Judeniĉ, ĉefkomandanto de la rusoj, kredis ke la otomanaj fortoj en la zono estus malfortaj, nur formataj de tri aŭ kvar divizioj. Tamen, Paŝao Abdul Kerim, la otomana komandanto, havis ok ekipitajn kaj plifortigitajn diviziojn. La rusa generalo respondeca pri la avanco en la militfronto, Oganovski, estis malrapida kaj ne profitis la situacion ĉar li ne eliris el Van ĝis julio.

Ankoraŭ en julio, la rusoj sub Oganovski lanĉis ofensivon en la okcidenta montaro de Malzagirt. Tamen, ili subestimis la grandon de la turkaj fortoj, kaj estis surprizitaj de granda turka forto kiu kontraŭatakis. La rusoj retiriĝis, forlasante Van.

Ŝanĝoj en la Rusa Armeo redakti

La 24-an de septembro, la Grandduko Nikolao Nikolaeviĉ, kiu estis elpostenigita kiel ĉefkomandanto de la Rusa Armeo, estis metita kiel gvidanto de ĉiuj rusaj fortoj de Kaŭkazio. Tamen, Nicolo lasis la gvidadon de la milito mane de la generalo Judeniĉ. Ajnakaze, la fronto restis trankvila ekde oktobro ĝis la fino de 1915.

Militkampanjo en 1916 redakti

 
Mustafa Kemal en Bitlis

Vintro ne estas la kutime jarsezono por militistaj aktivaĵoj en ĉi tiu mondoparto. La akra malvarmo kaj la vojoj en malbona stato multe kontribuis al la neniigado de la 3-a Armeo de Enver Paŝao en la pasinta jaro, kun temperaturoj kiuj atingis −31 °C, sed la rusa generalo Judeniĉ vidis tion kiel oportunon surprizi la otomanojn.

Komence de januaro 1916, la rusa armeo lasis, tute ne sciata de la turkoj, la vintrajn militkazernojn kaj marŝis al Erzurum, la plej granda otomana fortikaĵo. La rusoj surprizis kaj detruis otomanan divizion kiu troviĝis en siaj vintraj militkazernoj en la Batalo de Koprukoj, kiu okazis inter la 16-a kaj la 18-a de januaro.

 
Rezistado de Murad de Sebastjo kaj siaj kompanoj en Sivas en la jaro 1915. Poste Murat postis la volontulojn al la Batalo de Erzincan (1916) kaj poste mortis en la Batalo de Bakuo (1918)

Dum la rusa armeo kaj siaj kanjonoj daŭre marŝis al Erzurum, dua otomana divizio estis detruita en la vilaĝo Tafta la 14-an de februaro de alia rusa forto kiu neatendite atakis ekde la nordo. La otomana komandanto de Erzurum, Kerim Paŝao, kiu ne estis preparita por sieĝo aŭ kiu nervoziĝis, anstataŭ resti en la fortikaĵo, retirigis la armeon la 15-an. La rusoj eniris en Erzurum sen plia opozicio la 16-an de februaro.

Post la preno de Erzurum, la armeo de Kaŭkazio de la generalo Judeniĉ, moviĝis en du direktojn: unu noden, kaptante la antikvan urbon Trabzon en aprilo, dum la alia avancis kun direkto al Muŝ-Bitlis.

Dum Nikolaj Judeniĉ estis en la nordo premante la 3-an armeon, la 2-a armeo estis en la sudo batalante kontraŭ ribeliĝo kaj parto de la rusa armeo sub gvido de la generalo Tovmas Nazarbekjan, kaj taĉmento de la Armenaj Volontulaj Unuoj senditaj de Andranik Toros Ozanjan. Ĉi tiuj unuoj puŝis al la 2-a armeo al la interno de Anatolio, kaptante Muş en la batalo de Bitlis. En Bitlis troviĝis la lasta defendpunkto de la otomana armeo por eviti la rusan movon kn direkto al centra Anatolio kaj Mezopotamio. Post ĝia kapto, la otomana armeo petis al Mustafa Kemal ke li organizu la defendon de la regiono. Kiam Mustafa Kemal estis nomumita por tia posteno, la malamikaj fortoj estis en konstanta avanco.

La nura favora punkto por la otomanoj estis la rekonkero fare de la generalo Mustafa Kemal de Muŝ kaj Bitlis en aŭgusto 1916. Tamen, la rusoj denove forpelis la trupojn de Kemal de tiuj lokoj. La batalo ĉirkaŭ la okcidenta bordo de la lago Van daŭris dum la somero, sed sen konkludiga rezulto.

La armeo de Kaŭkazio de la generalo Judeniĉ konkeris la antikvan urbon Trabzon en aprilo. La otomana armeo sub nova estro, Vehip Paŝao, ricevis la ordonon rekonkeri Trabzon. Organiziĝis militista forto kiu estis sendita avancante laŭlonge de la marbordo en junio 1916, sed la rusoj malfaciligis la avancon, ĉar en tiu momento la rusa mararmeo regis en la Nigra Maro. La generalo Judeniĉ baris la atakon per nova ofensivo kun direkto al Erzincan. La 2-an de julio Erzincan estis prenita de la rusoj, la ofensivo sur Trabzon estis haltigita kaj la turkoj intencis stabiligi la frontlinion.

Militkampanjo en 1917 redakti

 
Otomanaj soldatoj enterigas muzulmanajn civitanojn dum la militkampanjo

La cirkonstancoj en aliaj militfrontoj kaj la politikoj igis ke dum la jaro 1917 ne estus okazintaj gravaj bataloj en Kaŭkazio. Tiel, la atento de la Otomana Imperio centriĝis en Mezopotamio, kiel trupoj de la Brita Armeo supreniris tra la rivero Eŭfrato ekde Kuvajto, aŭ en Palestino, kie britaj kaj arabaj trupoj avancis norden. Siaflanke, la Rusa Imperio centriĝis en la situacio de la Orienta Fronto.

Ajnakaze, la rusoj planis renovigitan atakon kontraŭ la turkaj pozicioj en 1917, sed la kaoso okazinta pro la Rusa revolucio altrudis halton de ĉiuj militistaj operacioj. La nova registaro elpostenigis la Granddukon Nikolao kaj translokigis al la generalo Judeniĉ al negravaj pozicioj en Centrazio (pro kio li forlasis la armeon). La turkoj, sub la granda premo kiujn ili suferis pro la britoj en Palestino kaj Mezopotamio, retirigis la plejparton de siaj fortoj kaj sendis ilin suden. Dum la cetero de 1917, la rusa armeo iom post iom estis dissplitita, ĝis kiam ĝi ĉesis esti efektiva militista forto.

Militkampanjo en 1918 redakti

En la militkampanjo de 1918 estis reprenitaj la operacioj flanke de la turka armeo, malgraŭ tio ke ĝi jam akceptis fare de la bolŝevikoj, ekde la jarkomenco, la subskribon de pactraktato, la Traktato de Brest-Litovsk.

Tamen, ĉifoje la malamiko de la turkaj trupoj jam ne estis la rusa armeo, nek ĝia sukcedinto la Ruĝa Armeo, sed la trupoj de la novaj ŝtatoj aperintaj en Kaŭkazio post neniigado de la carismo: la Kartvela Demokratia Respubliko kaj la Armena Demokratia Respubliko, posteuloj de la efemera Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko.

Traktato de Brest-Litovsk redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Traktato de Brest-Litovsk.
 
La unuaj du paĝoj de la Traktato de Brest-Litovsk, (maldekstre dekstren) germane, hungare, bulgare, turke kaj ruse

La Granda Veziro Talat Paŝao nome de la Otomana Imperio subskribis la Traktaton de Brest-Litovsk la 3-an de marto 1918 kun la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. La traktato kondiĉigis la cedon de la rusoj de Batumi, Kars kaj Ardahan al la Otomana Imperio. La traktato ankaŭ postulis ke Transkaŭkazio iĝi nova sendependa ŝtato. Ĉi tiu efemera federacio rompiĝis en tri respublikojn en majo samjare: Kartvela Demokratia Respubliko, Armena Demokratia Respubliko kaj Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La 5-an de aprilo Akakii Ĉĥenli, estro de la transkaŭkaza delegitaro, akceptis la traktaton kiel negocbazo kaj kontaktis la registarojn kiujn li reprezentis, instigante al ili la akceptadon de tiu pozicio.[11] La reganta etoso en Tbiliso estis tre malsama, esprimante grandan neadon al la teritoriaj cedoj faritaj de la bolŝevikoj en Kaŭkazio. Ĉi tiu kunigis la blokon formita de armenoj kaj kartveloj por la kuna deklaro pri milito inter ili kaj la Otomana Imperio.

Batalo de Sardarapat redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Sardarapat.

En aprilo 1918, post unu jaro sen aktiveco, la Tria Otomana Armeo fine ekigis la ofensivon en la militkampanjo de Kaŭkazio. La nura rezistado kiun ili trovis je la avanco estis milico en la Armena Demokratia Respubliko tre malforte organizata. Uzante malmultajn trupojn en la batalo, la turka armeo konkeris Trabzon, Erzurum, Kars, Van, kaj Batumi. Komence de majo 1918, la turkoj daŭrigis la avancon atakante la ĵusproklamitan Armena Demokratia Respubliko. La konflikto okazigis en majo la batalojn de Sardarapat, Karakilizo kaj Baŝ Abaran. Kvankam la armenoj bone batalis kaj okazigis perdojn al la otomanoj en la Batalo de Sardarapat, la otomana armeo gajnis la batalon kaj disigis la armenan armeon.

Traktato de Batum redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Traktato de Batum.
 
Batumo

La Armena Respubliko estis devigata subskribi la Traktaton de Batum en junio 1918. Tamen, laŭlonge de la somero de 1918, la armenoj de Montara Karabaĥo, sub la gvido de Andranik Toros Ozanjan, proklamais la Respublikon Montara Armenio kaj rezistis la avancojn de la Tria Otomana Armeo.[12] En aŭgusto, ili establis sendependan registaron en Ŝuŝo, kiu en tiu epoko estis la administra centro de la regiono.

La otomanaj trupoj respondis al la defio de la genelaro Andranik kaj lanĉiĝis je lia serĉado tra la montoj de Karabaĥo kaj Zangezuro. En oktobro, taĉmento el 5.000 soldatoj de la Tria Armeo lokigis Andranikon en Ŝuŝo.[12] Ekiĝis akra batalo, sed sen decidigaj rezultoj. La Armena Milico sub la gvido de Andranik kaŭzis altan nombron da homperdoj al la otomana taĉmento kiu intencis avanci kun direkto al la rivero Varando. La batalo inter turkoj kaj armenoj daŭris ĝis la Armistico de Mudros. Post la armistico, la Otomana Imperio ekretirigis siajn militistajn fortojn, pro kio la armenaj fortoj sub Andranik okupis Montaran Karabaĥon.[13] La armistico de Mudros donis al la generalo Andranik la eblon krei bazon por la sekva fazo de la ekspansio al la orientaj teritorioj ekde la strategia koridoro kiu etendiĝas ene de Naĥiĉevano.

Batalo de Bakuo redakti

 
Armenaj soldatoj dum la Batalo de Bakuo.

Enver Paŝao atingis la celon kiun li serĉis, t.e, la reakirado de la teritorioj perditaj antaŭ 40 jaroj, danke al la subskribo de la Traktato de Brest-Litovsk. Kun la atingitaj celoj en tiuj lastaj monatoj sub lia gvido, li pligrandigis la revon de la tuttjurkisma naciismo, kiu celis la turkan regadon de Centrazio, pro kio li ordonis la kreadon de nova armeo nomata Armeo de Islamo. Ĉi tiu armeo, el inter 14.000 kaj 15.000 viroj, plejparte el turklingvaj muzulmanoj. En julio, li ordonis al la ĵuskreita Armeo de Islamo la avancadon direkte al la Diktaturo de Centra Kaspio, kun la celo preni la urbon Bakuo, en la Kaspia Maro. Ĉi tiu nova ofensivo estis farita kun forta opozicio de la germanoj, kiuj konsideris la tutan sudon de Rusio kiel ilia konkeraĵo, laŭ la klaŭzoj de la Traktato de Brest-Litovsk, pro tio ke la turkoj malmulte helpis en ĉi fronto.

Kun prizorgo antaŭ ebla invado de la turkoj en sia teritorio, la Kartvela Demokratia Respubliko petis al la Germana Imperio militistan helpon, pordefendi sin antaŭ tiu eblaĵo. La germanoj, por averti al la Otomana Imperio por ke ĝi ne prenu por si novajn teritoriojn, sendis militistan apogon al Kartvelio, sub la gvido de la generalo Friedrich Freiherr Kress von Kressenstein.

 
Flago de la Diktaturo de Centra Kaspio

Aliflanke, oni devas klarigi ke la alianco inter la Otomana Imperio kaj Germanio estis altrudita pro la bezono, ĉar Germanio ne volis al Turkio kiel aliancito, pro kio la germana sektoro kontraŭ la alianco kun Turkio ĉi foje altrudis sian volon.

La Armeo de Islamo de Enver komprenis la situacion, pro kio ĝi agis evitante eniri en Kartvelion, kaj direktiĝis al la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. Ili atingis la urbon Bakuo, borde de la Kaspia Maro. Estis do, la soldatoj de la Armeo de Islamo kiuj forpelis en septembro 1918 la soldatojn de la Brita Armeo kiu opukis la urbon (la Dunsterforce) post venki ilin en la batalo de Bakuo.

Armistico de Mudros redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armistico de Mudros.

Per la subskribo de la Armistico de Mudros, la 30-an de oktobro 1918, oni metis finon al la militkampanjo en Kaŭkazio. Laŭ la klaŭzoj kondiĉigitaj en la Traktato, la Otomana Imperio, malgraŭ sia malvenko en la militkampanjo en Persio, en la militkampanjo en Sinajo kaj Palestino kaj en la militkampanjo en Mezopotamio, kaj perdi vastajn teritoriojn en aliaj lokoj, ĝi sukcesis rehavi la tutan teritorion perdita antaŭ la rusoj en la Orienta Anatolio, estante la nura loko kie ĝi venkis laŭ teritoriaj konkeroj.

Konsekvencoj redakti

La Otomana Imperio malvenkis la militon kiun ĝi havis kontraŭ la Aliancanoj, sed la landlimoj en Kaŭkazio ne estis modifitaj pro tio. Poste, la armistico estis subskribita la pactraktato inter la Aliancanoj kaj la Centraj Potencoj, la Traktato de Versajlo, en 1919, ekzistante malsama traktato por la Otomana Imperio, la Traktato de Sèvres, subskribita la 10-an de aŭgusto 1920.

Teritoriaj disputoj inter la novaj ŝtatoj redakti

La novaj ŝtatoj naskiĝintaj de la malaperinta Transkaŭkazio tuj konfrontiĝis inter si pro la disputado de kelkaj teritorioj je dubiga apartenado, pro kio post la Kartvela-Armena Milito de 1918 baldaŭ sekvis la Armena-azera Milito 1918-1920. Aliflanke, la Milito por Turka Sendependiĝo entreprenita de la Turka Nacia Movado estrita de Mustafa Kemal sukcesis reteni por Turkio la plej grandan parton de la orienta Anatolio por la turkoj post la subskribo de la Traktato de Aleksandropolo kun Armenio.

Sovetigado de Kaŭkazio redakti

 
La 11-a armeo de la ruĝa armeo eniris en Erevano en 1920.
Azerbajĝano redakti

Komence de 1920 la Azerbajĝana Respubliko travivis gravajn malfacilaĵojn. En la okcidento, la armenoj ankoraŭ okupis grandan parton en teritorio disputita inter armenoj kaj azeroj; en la oriento, la azeraj komunistoj de la regiono ribeliĝis kontraŭ la registaro; kaj norde, la Ruĝa Armeo moviĝis suden venkinte la fortojn de la Blanka Armeo de la generalo Denikin. La 27-an de aprilo 1920 la registaro de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko ricevis la novaĵon ke la soveta armeo baldaŭ transirus la nordan landlimon kaj invadus la respublikon. Konfrontitaj pro tia malfacila situacio, la registaro oficiale cedis la regadon al la sovetoj, sed multaj generaloj kaj lokaj azeraj milicoj daŭre rezistis antaŭ la avanco de la sovetaj fortoj, kaj pro tio la sovetoj bezonis pli da tempo por stabiligi la ĵus kreita Azerbajĝanan Sovetan Socialisman Respublikon, gvidata de la azera bolŝeviko Nariman Narimanov.

Armenio redakti

La 4-an de decembro 1920, la Ruĝa Armeo eniris en Erevano kaj la registaro de la Armena Demokratia Respubliko efektivigis sian kapitulacon. La 5-an de decembro, la Armena Revolucia Komitato (Revkom, precipe konsistante el armenoj de Azerbajĝano) ankaŭ eniris en la urbon. Sekvatage, la 6-an de decembro, la sekreta polico, la Ĉeka de Feliks Dzerĵinskij, ankaŭ eniris en la urbon, konfirmate la efektivan malaperon de la Armena Demokratia Respubliko.[14] Post ĉi tio, estis proklamita la Armena Soveta Socialisma Respubliko, sub regado de Aleksandr Miasnikjan.

Kartvelio redakti

La soveta okupado de la Kartvela Demokratia Respubliko okazigis signifajn teritoriajn modifojn, de preskaŭ triono de la kartvela teritorio. La provincoj Artvin, Ardahan kaj parto de Batumi estis ceditaj al Turkio; Armenio regis la regionon Lori, kaj Azerbajĝano prenis la distrikton Zaqatala. Parto de la kartveloj migris ekde la distriktoj de montaraj zonoj de Kaŭkazio, kiuj estis aneksitaj rekte al la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko.

Definitiva fino de la konfliktoj redakti

La definitiva fino de la konfliktoj en Kaŭkazio ne finiĝis ĝis la Traktato de Kars en 1922, subskribita de Sovetio, la Granda Nacia Asembleo de Turkio (heredanto de la Otomana Imperio kaj kiu poste modifis la nomon al Turkio, en 1923) kaj reprezentantoj de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, la Armena Soveta Socialisma Respubliko, la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko kaj la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko (ĉiuj ene de Sovetunio post la subskribo de la Traktato de Unuiĝo en 1921,[15][16] kiu sekvis al la Traktato de Moskvo de marto 1921). La Traktato de Unuiĝo estis subskribita en Kars la 23-an de oktobro 1921,[17] kaj ratifita en Erevano la 11-an de septembro 1922.[18]

Bibliografio redakti

  • Strachan, Hew (2003). Unua Mondmilito (The First World War), paĝoj 109-112. Viking (Published by the Penguin Group) (1914 operations)
  • Falls, Cyril (1960). La Granda Milito (The Great War) pp 158–160. (covers 1915 fighting)
  • Pollard, A. F. (1920). Malgranda Historio pri la Granda Milito (A Short History of the Great War) (chapter 10). (covers 1916 fighting)
  • Fromkin, David (1989). Unu paco por atingi ĉiujn pacojn (A Peace to End All Peace), pp. 351–355. Avon Books. (covers 1918 operations)
  • Harutyunian, La Turka Agresado de 1918 en Transkaŭkazio (The 1918 Turkish aggression in Transcaucasus), Yerevan, 1985. (covers conquest of Armenia, 1918)
  • Rusa Militkampanjo en Turkio

Piednotoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 libro: La Unua Mondmilito| eldonanto = Editorial Crítica | jaro 2004 | id = ISBN 84-8432-523-7
  2. R. G. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, 1918, University of California Press, Berkeley and Los Angeles, 1967, pg. 59
  3. R. G. Hovannisian. The Republic of Armenia' Volume I: The First Year, University of California Press, Berkeley, 1971.
  4. F. Kazemzadeh, Struggle for Transcaucasia: 1917-1921, New York Philosophical Library, 1951, p. 22
  5. 5,0 5,1 I. I. Voroncov-Dasчkov, Vsepoddanejŝaja Zapiska po uravleniju kavkazskim krajem general-adjutanta grafa Voroncova-Daĉkova, St. Petersburg, Gosudarstvennaja tipografija, 1907
  6. 6,0 6,1 Boghos Nubar the president of the "Armenian National Assembly" declared to Paris Peace Conference, 1919 through a letter to French Foreign Office - December 3, 1918
  7. A.F. Pollard "A Short History Of The Great War" chapter VI the first winter of the war
  8. A.F. Pollard "A Short History Of The Great War" chapter VI the first winter of the war.
  9. Hovannisian, Richard G.,(1967) Armenia on the Road to Independence, 1918. University of California Press.
  10. Hinterhoff, Eugene. Persia: The Stepping Stone To India. Marshall Cavendish Illustrated Encyclopedia of World War I, vol IV, pp.1153-1157.
  11. Richard Hovannisian "The Armenian people from ancient to modern times" Paĝoj 292-293.
  12. 12,0 12,1 Mark Malkasian, Gha-Ra-Bagh": the emergence of the national democratic movement in Armenia page 22
  13. Hafeez Malik "Central Asia: Its Strategic Importance and Future Prospects" page 145
  14. Robert H. Hewsen. Armenia: A Historical Atlas, p. 237. ISBN 0-226-33228-4
  15. Teksto de la Traktato de Kars (ruse)
  16. Traduko de la Traktato de Kars Arkivigite je 2011-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  17. Teksto de la traktato de Kars (ruse).
  18. Traduko de la Traktato de Kars Arkivigite je 2011-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (angle).