Militlokomotivoj estas tiuj lokomotivoj, kies konstruaĵo estis pretigita, evoluigita speciale je la ekonomiaj kondiĉoj de milito kiel materiala manko, malfacila varotrafiko, funkciado inter malfacilaj kondiĉoj, ekzemple vetero same kiel limigita vivdaŭro kaj rapida kaj malmultekosta produktableco grandamase. Por plenumi tiujn dezirojn, oni devis akcepti malavantaĝojn kiel grandan konsumon je fuelo. Ekz. eroj de germanaj militlokomotivoj estis konstruitaj el aluminio, ŝtalo, anstataŭ kupro.

Konstruserio 52, la plej konata germana militlokomotivo

Militlokomotivoj estis konstruitaj ĉefe en Germanio, sed ankaŭ Usono konstruis tiujn por siaj aliancanoj.

El vidpunkto de uzo, oni povas nomi militlokomotivo ankaŭ la kirasitajn lokomotivojn uzitajn ekde fino de la unua mondmilito.

Eksteraj ligiloj redakti

pri projekto konstruserio 53 /germane Arkivigite je 2016-12-15 per la retarkivo Wayback Machine