Milito de Kurukŝetro

La milito de Kurukŝetro (nagarie: कुरुक्षेत्र युद्ध) estas esenca parto de la hinda eposa verko Mahabarato kaj sekve de Bagavadgito (kiu estas parto de ĝi).

Kriŝno kaj Arĵuno en la militĉaro, 18-19 a jarcentoj.

Laŭ la Mahabarato, la batalo inter du frataj klanoj (la kaŭravoj kaj la pandavoj pro la trono de Hastinapuro (proksime al la nuna Nov-Delhio), estis solvita per milito, en kiu granda parto de la antikvaj regnoj partoprenis kiel aliancitoj de la rivalaj klanoj. La lokigo de la batalo estis Kurukŝetro (en la nuna barata subŝtato Harjano, en la nordo de la lando.

La Mahabarato rakontas ke la batalo daŭris 18 tagojn, dum kiuj grandaj armeoj venintaj el tuta Barato militis en ambaŭ flankoj. La graveco de ĉi milito en la verko estas tre evidenta ĉar la tuta verko rakontas pri historio de pluraj generacioj dum jarcentoj sed la batalo kiu daŭris malpli ol unu monato okupas preskaŭ la duonon de la tuta libro.

La plejparto de la rakonto priskribas tre detale la unuopajn batalojn de la malsamaj herooj el ambaŭ flankoj, la militistaj formacioj uzataj ĉiutage el ambaŭ flankoj, la diplomitio de la milito, kunvenoj, paroladoj inter herooj kaj komandantoj ĉiutage antaŭ la ekmilitado, la uzataj armiloj, ktp.

La ĉapitroj (parvoj) kun rilato al la batalo, de la sesa al la deka ĉapitro, estas konsiderataj inter la plej antikvaj de la Mahabarato. La Bagavadgito, sankta teksto de la hinua filozofio, inkluzivita en ĝi, estas konsiderata kiel posta aldono al la Mahabarato kiu ree rakontas la konversacion inter la pandavo Arĝuno kaj Kriŝno, diskonigante la dubon de Arĵuno batali kontraŭ sia familio mem.

La hindologoj kredas ke la Batalo aŭ Milito de Kurukŝetro estis historia okazintaĵo, eble el la 4a jarmilo a.K kaj la jaro 800 p.K, baziĝante sur kalkuloj astronomiaj kaj sur la informo de la Mahabarato.

Laŭ la libro, la armeo de la pandavoj, gvidata de Dristadĝumno, dividiĝis en 7 diviziojn, entute 1.530.900 homoj, dum la kaŭravoj, sub la gvido de Biŝmo, kalkulis je 11 divizioj aŭ 2.405.700 homoj. La batalo estis tre multekosta por ambaŭ klankoj el kiu nur 8 pandavoj kaj 4 kaŭravoj pluvivis.

Grandega basreliefo el 94 m alte priskribas la batalon sur la muroj de la templo de Angkor Wat (Kamboĝo), el la 12a jarcento p.K.

Vidu ankaŭ redakti