Milito de la Komunumoj de Kastilio

La Milito de la Komunumoj de Kastilio estis milita ribelo de la tiel nomataj komunumanoj (Comuneros en la hispana), kiu okazis en la Regno de Kastilio ekde la jaro 1520 ĝis 1522, tio estas, komence de la regado de la reĝo Karlo la 1-a. La protagonistaj urboj apartenis al la interna kastilia regiono, sed la ĉefaj rolludantoj estis Toledo kaj Valadolido. Ĝia karaktero kaj celoj estis debatataj delonge de la historiistoj, kun kontraŭdiraj sintenoj kaj vidpunktoj. Kelkaj esploristoj taksas ĝin kiel kontraŭsenjora ribeliĝo; aliaj, kiel unu el la unuaj burĝaj militoj de la Moderna Epoko. Ambaŭ tendencoj povus pravi.

Ekzekuto de la tri estroj de la komunumanoj, pentraĵo de Antoni Gisbert.

Historio redakti

La ribeliĝo okazis dum nestabila politika situacio en la regno de Kastilio, kiu venis ekde la forpaso de Izabela la Katolika (1504). En oktobro 1517, la nova reĝo atingis Asturion, veninte el Flandrio, kie li memproklamiĝis reĝo de siaj hispanaj posedaĵoj en 1516. Al la Kortego de Valadolido de 1518 li alvenis sen apenaŭ scipovi la kastilian kaj portante kun si grandan nombron da nobeluloj kaj klerikuloj el Flandrio por la Kortego, kio estigis ĵaluzon en la kastilia socia elito, kies anoj sentis ke, per la alveno de tiu reĝo, ili perdus sian povon kaj socian statuson. Tiu malkontento ankaŭ sentiĝis en la popularaj klasoj kaj, kiel unua publika protesto, aperis afiŝoj en la preĝejoj kun asertoj ke la reĝo ne amis Kastilion.

 
Romantika prezento de la Batalo de Villalar en la 19a jarcento fare de Manuel Picolo López.

La 21an de Aŭgusto 1520, Medina del Campo malakceptis doni la artilerion de la urbo al la imperiaj trupoj de Karolo sciante, ke ĝi estus uzata kontraŭ Segovio. La monarkisma reago konsistis en incendio de kelkaj partoj de la urbo, kio rezultis en la detruo de granda parto de la urbo kaj la definitiva eksplodo de la ĝis tiam ĝerma movado de komunumanoj en la tuta Regno Kastilio. ​

Post la malvenko suferita de la komunumanoj en la batalo de Tordesillas, la komunumestro Padilla deziris atingi rapidan venkon por plialtigi la moralon kaj de la truparo kaj de la komunuma movado. Tiucele oni decidis kapti la urbon Torrelobatón kaj ties kastelon. La 21an de Februaro 1521 ekis sieĝo kaj kvar tagojn poste la komunumanoj sukcesis eniri en la urbon kaj rabadis ĝin escepte la preĝejojn. La kastelo plue rezistis, sed antaŭ minaco pendumi ĉiujn loĝantojn okaze de nekapitulaco, la rezistantoj kapitulacis, post interkonsento pri konservo de la duono de la havaĵoj kiuj estus en la kastelo. Torrelobatón estis la lasta loko tra kiuj pasis la komunumanoj antaŭ ol eliri cele al Toro la 23an de Aprilo 1521, sed la imperia armeo atingis ilin ĉe Villalar, okazis la batalo de Villalar, kaj finfine venkis Karolo. En la aktualo, en la Kastelo de Torrelobatón estas Muzeo por Interpretado de la Komunuma Movado.

Post kelkaj bataloj kaj malvenkoj de la flanko de la ribelaj komunumanoj en la Batalo de Villalar, oni ekzekutis tri estrojn nome Juan de Padilla, Juan Bravo kaj Francisco Maldonado en Villalar (nun nomata Villalar de los Comuneros) kaj ekde tiam la reĝo Karlo la 1-a plifortigis sian povon kaj partion.

Depost la lasta kvarono de la 20a jarcento oni celebras en Villalar de los Comuneros feston pri la aŭtonomdeziro de kastilianoj, kaj la datreveno de la batalo, la 23-an de aprilo, estas oficiale la festo de la regiono Kastilio kaj Leono.

Vidu ankaŭ redakti