Milito de la ligo de Augsburg

La milito de la ligo de Augsburg, ankaŭ konata kiel la Naŭjara milito aŭ la milito de la Granda Alianco aŭ la milito de palatinata sukcedo, estis grava milito inter Francio kaj la ligo de Augsburg - tiam nomata «Granda Alianco». La milito komenciĝis por kontraŭstari francan ekspansion ĉe Rejno, sed ankaŭ, koncerne Anglion, por protekti la Gloran Revolucion kontraŭ ebla rereĝigo de Jakobo la 2-a, ekzilita en Francio. Tiu milito kreis ankaŭ fronton en Nordameriko, kie ĝi estis konata de la anglaj kolonianoj kiel la milito de Reĝo Vilhelmo.

Naŭjara milito
Sieĝo de Namur, junio 1692
milito
Daŭro: 24-a de septembro 168820-a de septembro 1697
Loko: Eŭropo kaj Ameriko
Rezulto: Traktato de Rijswijk
Flankoj
Francio Ligo de Augsburg
vdr

La ligo de Augsburg estis kreita en 1686 inter la Sankta Romia Imperio kaj pluraj germanaj princlandoj (ekzemple Palatinato, Bavario kaj Brandenburgio) por rezisti al franca invado de Germanio. Al tiu alianco plie aliĝis Portugalio, Hispanio, Svedio kaj Nederlando. Ankaŭ Anglio partoprenis la konflikton ekde 1689.

La milito, kiu estis relativa sukceso por Francio, finiĝis per la traktato de Rijswijk (oktobro 1697). Ludoviko la 14-a definitive ricevis Strasburgon kaj la plej grandan parton de Alzaco.

Vidu ankaŭ redakti