Militoj inter Rusio kaj Svedio
Militoj inter Rusio kaj Svedio okazadis ekde la 12-a ĝis la 19-a jarcento.
- 1142—1164 — kelkaj provoj de svedoj havigi al si urbon Ladoga fiaskis pro defendantoj el Novgoroda princlando.
- 1178 — sveda ĉefurbo Sigtuna estis konkerita kaj ruinigita de "paganoj", kiuj estis supozeble unuigita armeo de kareloj kaj rusoj.
- 1229 — svedoj atakas Ladogan, komenciĝas prepariĝo al la krucmilitoj kontraŭ rusaj landoj.
- 15-a de julio 1240 — Neva batalo, Aleksandr Nevskij venkis la svedajn trupojn (unua krucmilito kontraŭ rusoj).
- 1246—1250 — militiroj de svedaj trupoj gvide de jarlo Birger Magnusson (dua krucmilito).
- 1293—1295 — militiroj de svedaj trupoj al la Karela kolo kaj Karelio (tria krucmilito). Parta okupado de tiu teritorio, fondo de la urbo Viborg, konkero de la fortikaĵo Korela (revenigita al rusoj en 1322) kaj fondo de fortikaĵo Landskrona ĉe Neva (detruita fare de novgorodanoj en 1301).
- 1311—1323 — kelkaj reciprokaj militiroj. La limo estis fiksita de packontrakto la 12-an de aŭgusto 1323.
- 1348—1349 — la kvara krucmilito, gvidata de la reĝo Magnus la 8-a. Finiĝis per rekonfirmo de la antaŭe atingita packontrakto.
- 1375—1396 — kelkaj negrandaj ĉelimaj konfliktoj, perdo de Esterbotnio al svedoj.
- 1397 — Svedio eniris la Kalmaran union. De 1397 ĝis 1495 ne okazis iom grandaj armitaj konfliktoj inter Svedio kaj Novgorod. En 1468 estis rekonfirmita kaj prolongita la antaŭa packontrakto.
- 1479—1482 — la Novgoroda Respubliko estis perforte aligita al la Moskva princlando, lige kun kio malstabiliĝis situacio ĉe la limoj. Dum tri jaroj okazadis diversaj ĉelimaj konfliktoj, en 1483 estis subskribita nova sved-rusa repaciĝo.
- 1493 — lige kun apero de tensioj en rilatoj inter Danlando kaj Svedio, en Narva estis subskribita rusa-dana interkonsento kontraŭ Svedio. Laŭ tiu dokumento Rusio devis rehavi la antaŭe perditajn novgorodajn teritoriojn, tamen la interkonsento neniam plenumiĝis.
- 1495—1497 — milito en Okcidenta Karelio. Marte de la jaro 1497 en Novgorod estis subskribita repaciĝo.
- 25-an de marto 1510 oni subskribis daŭrigon de la packontrakto de 1323 ankoraŭ por 60 jaroj.
- 1554—1557 — Milito inter Rusio kaj Svedio 1554—1557, la unua inter Rusio kaj Svedio en la 16-a jarcento.
- 1570—1582 — Livona milito pro la livona heredo.
- 1590—1593 — Milito inter Rusio kaj Svedio. Finiĝis per subskribo de Tjazvina packontrakto.
- 1610—1613 — militiro de Jacob De la Gardie; svedoj okupas Karelion, Iĵorion kaj Novgorodon.
- 1614—1617 — la trijara milito.
- 1656—1658 — Milito inter Rusio kaj Svedio 1656—1658.
- 1700—1721 — Norda milito (la Granda Norda milito). Finiĝis la 10-an de aŭgusto per subskribo de Nistada packontrakto.
- 1741—1743 — Milito inter Rusio kaj Svedio 1741—1743.
- 1788—1790 — Milito inter Rusio kaj Svedio 1788—1790.
- 1808—1809 — Milito inter Rusio kaj Svedio 1808—1809.