Militreĝimo, militista diktaturoarmereĝimo estas formo de ŝtato aŭtoritara en kiu, pli malpli, la juraj, plenumaj kaj leĝodonaj institucioj estas kontrolitaj de la Armeo kiu malpermesas ĉiun ajn formon de demokratia kontrolo. Kutime ili devanas el la forigo de la regosistemo ekzistanta ĝis tiam post puĉo. Kiel en ĉiu diktaturo, militreĝimo povas esti oficiala aŭ neoficiala (kelkaj armeaj regantoj, kiel la iama reganto de Panamo, Manuel Noriega, eĉ formis civilan registaron subigitan al ili). En iuj kazoj estas kombinaĵo de armea reĝimo kune kun civila registaro do la armeo havas multe da potenco kvankam ekzistas civila registaro.

La puĉo de la 6-a de septembro 1930 establis la unuan el vico da armeaj diktatorecoj en Argentino.
Manifestacioj en 2007 kontraŭ Pervez Muŝarraf en Pakistano

La militaj diktaturoj ĝenerale justigis sin kiel metodo aranĝi politikan stabilecon por la nacio aŭ savi ĝin el la minaco de "danĝeraj ideologioj". La militaj reĝimoj prezentas sin kiel sendependaj, kiel "neŭtrala" partio kiu havigas provizoran direkton senpartian en tumultaj epokoj, dum prezentas la civilajn politikistojn kiel koruptuloj kaj malefikaj.

Unu el la karakteroj preskaŭ universalaj de milita registaro estas la instituciigo de la milita escepta leĝaro fronte al deklarita krizostato, pere de kio oni forigas ĉiujn jurajn garantiojn kiuj protektas la personojn kontraŭ la trouzo de la Ŝtato. La militaj reĝimoj ĝenerale ne respektas la homajn rajtojn kaj uzas la forton kaj la perforton por silentigi la disidentojn kaj politikajn opoziciulojn.

Komenciĝante en la 1970-aj jaroj, armereĝimoj komencis iĝi malpli oftaj. Ĉi tio verŝajne estas ĉar ili ne plu havas internacian legitimecon. La kolapso de Sovetunio kaj la malkresko de streĉitiĝo inter la superpotencoj malfaciligis al armereĝimoj uzi komunismon por pravigi sian ekziston kaj akiri subtenon. Kiel rezulto de la fino de la Malvarma Milito, la plej multaj el la armereĝimoj en Latin-Ameriko malaperis kaj estis anstataŭigitaj per demokratioj. En Mezoriento plej multaj militaj reĝimoj (kiel Sirio kaj Egiptio) fariĝis aliaj specoj de tiranio.

Eĉ regule funkciantaj demokratioj povas starigi militreĝimon sur iuj el siajn teritorioj aŭ en certa tempperiodo, kiel iam faris Israelo sur la arabaj israelanoj de la ekestiĝo de la ŝtato en 1948 ĝis 1966. Israelo ankaŭ kontrolas okupatajn Palestiniajn teritoriojn per militreĝimo ekde la sestaga milito de 1967 ĝis nun, ĉar laŭ la leĝo de la lando tiuj teritorioj estas posedataj sed ne aneksataj.

Latinameriko redakti

Granda parto de la militaj latinamerikaj diktatoroj estis formitaj en la School of the Americas, institucio kiu en la kunteksto de la Malvarma milito garantiis la fidelecon de la latinamerikaj armeoj al la ekstera politiko de Usono. Kaze de Latinameriko oni uzis ofte la minacon de alvenonta komunismo.

La tipa milita diktaturo en Latinameriko estis direktita de junta aŭ komitato formita de la estraro de la stabo de la militistaro. Tiele okazis en Argentino, inter 1976 kaj 1983, kiam la ŝtato estis regita de militaj juntas formitaj de la plej altaj reprezentantoj de la Armeo, la Mararmeo kaj la Aerarmeo. Tiukaze, la prezidanto de la junta, unua inter egaluloj, kutime deprenas ofte persone la ŝtatestrecon. Tiele okazis ĉe la Generalo Jorge Videla, kiu deprenis la povon en Argentino post la puĉo de 1976, kaj en Ĉilio kun la generalo Augusto Pinochet Ugarte, kiu posedis la povon tie inter 1973 kaj 1990.

Aliaj militaj diktaturoj estas enttute en manoj de unusola oficiro, ĝenerale la ĉefkomandanto de la armeo. Tia estis la kazo de Bolivio, kun la diktaturo de la Generalo Hugo Banzer, inter 1971 kaj 1978. En Paragvajo estis kiel militista diktatoro la generalo Alfredo Stroessner, kiu regis lal andon 35 jarojn, ekde 1954 ĝis 1989. Alia militista diktatoro kiu estis longe en la povo estis Anastasio Somoza García, kiu regis Nikaragvon inter 1936 kaj 1956 kaj setligis familian dinastion kiu regis lal andon ĝis 1979.

Kiel ĉe ĉiuj diktaturoj, militista diktaturo povas esti ĉu oficiala ĉu oficialeca (kelkaj militistaj diktatoroj, kiel Manuel Noriega en Panamo, aperis oficiale kiel subuloj de la civila registaro, sed fakte li estis la reganta homo de la reĝimo). La grado de kontrolo de la militistoj sur la civila socio estas varia, kaj ekzistas situacioj pli malpli miksitaj, kie la militistoj ĝuas tre fortan influon sen esti entere regantoj.

Kutime oni povas konsideri, ke la militistaj diktaturoj estas dekstremaj reĝimoj, sed tio ne ĉiam okazas ekzemple ĉe la diktaturo de Juan Velasco Alvarado en Peruo.

En Eŭropo redakti

En Eŭropo okazis multaj tiuspecaj reĝimoj antaŭ la Dua Mondmilito. Sed post tiu la politika panoramo klariĝis kaj nur escepte okazis militistaj reĝimoj, kiel ekzemple en Hispanio ekde 1939 ĝis 1976, post la Hispana Enlanda Milito kaj dum la reĝimo de la generalo Franco, aŭ en Grekio dum la Diktaturo de la koloneloj. Ankaŭ en tiu kontinento okazis esceptoj, ĉar dum la aliaj militistaj diktaturoj estis dekstremaj reĝimoj, la militista reĝimo kiu sukcesis en Portugalio post puĉo en 1974, nomita Revolucio de la Diantoj, estis sufiĉe maldekstra reĝimo, kiu finigis la koloniisman epokon de Portugalio, klopodis komunisman politikan reformon, permesis la liberan agadon de ĉiuj politikaj tendencoj kaj lasis paŝon al civila demokratio.

Militistaj diktaturoj tutmonde redakti

Krom Latinameriko, tiom Afriko kiom Okcidenta Azio estis komunaj areoj de disvolvigo de militistaj diktaturoj. Unu el la fundamentaj kialoj estas, ke la armeoj ofte havas pli da koheron kaj institucian strukturon ol la plej parto de la civilaj institucioj de la socio kie tiuj forprenas la povon.

En tiuj kazoj, la militistaj registaroj plej ofte estas kontrolataj de unusola persono sufiĉe karisma, kaj estas aŭtoritaraj reĝimoj krom militistaj diktaturoj. Kiel estroj de tiaj diktaturoj oni povas mencii na Muamar Kadafi de Libio, Idi Amin en Ugando, kaj de Nasser en Egiptio, kiuj tre ofte disvolvigis favoran kulton al personeco. Tre diferenca sistemo estis tiu de la reĝimo de Saddam Hussein en Irako, kiu komencis kiel unupartiisma ŝtato regita de la partio Baazo, sed dum ties evoluado ĝis transformiĝis en militista diktaturo. Alia escepto estas, ke foje la militistaj diktaturoj povas enhavi fortan religian ingrediencon, kiel okazas en kelkaj islamaj landoj, kiel MaŭritanioSudano.

En la aktualo redakti

Post la 1990-aj jaroj, la militistaj diktaturoj malpliiĝis. Ekzistas diversaj kaŭzoj: la militistaj diktaturoj ne havas sufiĉajn internaciajn legitimecon kaj fidindecon; krome, la fino de la Malvarma milito kaj la disfalo de la Sovetunio kaŭzis, ke estas pli malfacile al la militistaj diktaturoj uzi la pretekston de la minaco de komunismo kiel justigo de ties agado.

Ŝtatoj aktuale sub militista diktaturo redakti

La jena estas listo de la ŝtatoj kies registaroj estas militistaj. Tiu ĉi tablo estas je majo 2021.

Ŝtato antaŭa reĝimo komenco evento
Sudan Federacia domina-partia prezidenta respubliko 11-an aprilo 2019 puĉo
Mali Unueca duonprezidenteca respubliko 19-an aŭgusto 2020 puĉo
Myanmar Unueca asembleo sendependa konstitucia respubliko 1-an februaro 2021 puĉo
Chad Unueca domina-partia prezidenta respubliko 20-an aprilo 2021 Norda Ĉada ofensivo

Landoj kiuj havis militistan diktaturon redakti

Tiu listo estas ĝisdatigata je majo 2021.

Afriko redakti

  1. Algerio (1965–1976; 1992–1994; 2019)
  2. Benino (1963–1964; 1965–1968; 1969–1970; 1972–1975)
  3. Burkino (1966–1980; 1980-1982; 1982-1983; 1983-1987; 1987-2014)
  4. Burundio (1966–1974; 1976–1979; 1987–1992)
  5. Centr-Afrika Respubliko (1966–1979; 1981–1986; 2003–2005; 2013–2014)
  6. Ĉado (1975–1979; 1982–1990; 2021-nuntempe)
  7. Ciskejo (1990–1994)
  8. Komoroj (1999–2003)
  9. Respubliko Kongo (1968–1969; 1977–1979)
  10. Ebur-Bordo (Côte d'Ivoire) (1999–2000)
  11. Egiptio (1953–1956; 1981-2011; 2011–2012; 2013-2015)
  12. Equatorial Guinea (1979–1992)
  13. Etiopio (1974–1987)
  14. The Gambia (1994–1996)
  15. Ganao (1966–1969; 1972–1975; 1975–1979; 1981–1993)
  16. Gvineo (1984–1990; 2008–2010)
  17. Gvineo-Bisaŭo (1980–1984; 1999; 2003; 2012)
  18. Lesoto (1986–1991; 1991-1993)
  19. Liberio (1980–1986, 1990–1997, 2003–2006)
  20. Libio (1969–1977)
  21. Madagascar (1972–1976)
  22. Malio (1968–1992; 2012; 2020–nuntempe)
  23. Maŭritanio (1978–1979; 1979–1992; 2005–2007; 2008–2009)
  24. Nigero (1974–1989; 1996; 1999; 2010–2011)
  25. Nigerio (1966; 1966–1975; 1975–1976; 1976-1979; 1983–1985; 1985–1993; 1993–1998; 1998–1999)
  26. Ruando (1973–1994)
  27. Sãntoméo kaj Príncipeo (1995; 2003)
  28. Sieraleono (1967–1968; 1992–1996; 1997–1998)
  29. Somalio (1969–1976; 1980–1991)
  30. Sudano (1958–1964; 1969–1971; 1985–1986; 1989–1993; 2019–nuntempe)
  31. Togo (1967–2005)
  32. Transkeo (1987–1994)
  33. Tunizio (1987–2011)
  34. Ugando (1971–1979; 1985–1986)
  35. Vendo (1990–1994)
  36. Zairo (1965–1997)
  37. Zimbabvo (2017–2018)

Ameriko redakti

  1. Argentino (1835-1852; 1930–1932; 1943–1946; 1955–1958; 1966–1973; 1976–1983)
  2. Bolivio (1839–1843; 1848; 1857–1861; 1861; 1864–1871; 1876–1879; 1899; 1920–1921; 1930–1931; 1936–1940; 1943–1946; 1951–1952; 1964–1982)
  3. Brazilo (1889–1891; 1891–1894; 1930; 1964–1985)
  4. Ĉilio (1924–1925; 1925; 1927–1931; 1932; 1973–1990)
  5. Kolombio (1854; 1953–1958)
  6. Kostariko (1868–1870; 1876–1882; 1917–1919)
  7. Kubo (1933; 1952–1959)
  8. Domingo (1899; 1930–1961; 1963–1966)
  9. Ekvadoro (1876–1883; 1935–1938; 1947; 1963–1966; 1972–1979; 2000)
  10. Salvadoro (1885–1911; 1931–1979; 1979–1982)
  11. Gvatemalo (1931–1944; 1944–1945; 1954–1957; 1957–1966; 1970–1986)
  12. Grenado (1983)
  13. Haitio (1950–1956; 1956–1957; 1986–1990; 1991–1994)
  14. Honduro (1933–1949; 1956–1957; 1963–1971; 1972–1982; 2009–2010)
  15. Meksiko (1835–1846; 1876–1880; 1884–1911; 1913–1914)
  16. Nikaragvo (1937–1979; 1979–1985)
  17. Panamo (1903–1904; 1968–1989)
  18. Paragvajo (1940–1948; 1954–1989)
  19. Peruo (1842–1844; 1865–1867; 1872; 1879–1881; 1914–1915; 1930–1939; 1948–1956; 1962–1963; 1968–1980)
  20. Surinamo (1980–1991)
  21. Urugvajo (1865–1868; 1876–1879; 1933–1938; 1973–1985)
  22. Venezuelo (1858–1859; 1859–1861; 1861–1863; 1908–1935; 1948–1958)

Azio redakti

  1. Afganio (1978)
  2. Kamboĝo (1970-1972; 1972–1975; 1975)
  3. Ĉinio (189-192; 1928-1949)
  4. Indonezio (1966-1967; 1967-1998)
  5. Irano (1953–1955; 1978–1979)
  6. Irako (1933–1935; 1936; 1937–1938; 1941; 1949–1950; 1952–1953; 1958–1963; 1963-1968 1968–1979)
  7. Japanio (1192–1867; 1931–1945)
  8. Kogurjo (642-665; 665; 665-668)
  9. Goryeo, tiama ĉe la koreia duoninsulo (1170–1270)
  10. Sud-Koreio (1961–1963; 1963-1972; 1981-1987)
  11. Laoso (1959–1960)
  12. Libano (1988-1990)
  13. Maldivoj (1988–1989)
  14. Mongolio (1939–1952)
  15. Myanmar (1962–1988; 1988–2011; 2021–nuntempe)
  16. Pakistano (1958–1969; 1969–1971; 1977–1988; 1999–2008)
  17. Filipinoj (1898, 1972–1981)
  18. Sirio (1949; 1951–1954; 1961–1970, 1970-2000)
  19. Tajvano (1949–1987)
  20. Tajlando (1933-1938; 1938–1944; 1948-1957; 1947; 1959–1963; 1963–1973; 1976; 1977; 1977–1979; 1991; 2006; 2006–2008; 2014–2019)
  21. Vjetnama Respubliko (1963–1967)
  22. Norda Jemeno (1962–1967; 1974–1977; 1977–1978; 1978; 1978–1990)
  23. Jemeno (1990-2012)

Eŭropo redakti

  1. Bulgario (1923–1926; 1934-1935; 1944–1946)
  2. Kipro (1974)
  3. Unuiĝinta Reĝlando (1653–1659)
  4. Francio (1799–1814; 1851–1858; 1870–1871; 1940-1944)
  5. Kartvelio Georgio (1992)
  6. Germanio (1916–1918)
  7. Grekio (1925–1926; 1936–1941; 1967–1974)
  8. Pollando (1926–1935; 1981–1983)
  9. Portugalio (1926–1933; 1974–1975)
  10. Rumanio (1941–1944)
  11. Rusio (1918–1920)
  12. San Marino (1957)
  13. Hispanio (1923–1930; 1936–1975)
  14. Turkio (1921–1927; 1960–1961; 1971-1972; 1980–1983)
  15. Ukrainio (1918)

Oceanio redakti

  1. Fiĝioj (1987–1999; 2006–2014)

Vidu ankaŭ redakti