Militsenjoro

(Alidirektita el Militsinjoro)

Militsinjoro, pli precize Militsenjoro (aŭ aŭtonoma militestro) estas plej supera, aŭtonoma (militiste kaj politike sendependa) gvidanto de militistaj trupoj en certa regiono, areo, kie la ŝtato perdis sian monopolon pri perforto. La angla formo de la esprimo (warlord) aperis unuafoje lige al la Ĉina Respubliko, kie inter 1911 kaj 1949, partojn de Ĉinio regis militsinjoroj, kiuj ne rekonis la superecon de la registaro en Nanjing.

Ekzemploj el la 21-a jarcento estas la militsinjoroj de Somalio, Afganistano, kie la ŝtato preskaŭ malaperis en certaj regionoj.

Vidu ankaŭ redakti