Mimedoj

La Mimedoj (Mimidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Kelkaj specioj estas la Mokbirdo (Mimus polyglottos) kaj la Katbirdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mimedoj
Dumetella carolinensis
Dumetella carolinensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Passeri
Infraordo: Muscicapoidea
Familio: Mimidae
Bonaparte, 1853
Genera

Allenia
Cinclocerthia
Dumetella
Margarops
Melanoptila
Melanotis
Mimus
Nesomimus
Oreoscoptes
Ramphocinclus
Toxostoma

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Arealo de la mokbirdo

Genroj kaj specioj redakti

Rekoniloj redakti

La 25 centimetrojn longa mokbirdo havas grizan dorson, pli malhelajn flugilojn kun blankaj flugilstrioj, longan nigran voston kun blankaj eksteraj plumoj. La svelta, nigra beko estas malmulte kurbigita malsupren.

Disvastiĝo redakti

Ĝia nearktisa-neotropisa disvastiĝejo etendiĝas de la sudo de Kanado tra Usono ĝis Meksiko kaj en la Karibon; la plej ofta estas la birdo en la regiono de Florido ĝis Teksaso. Ankaŭ en Germanio (Bremeno) kaj en la regiono de Ruhr (Recklinghausen) oni ekvidis ĝin. La mokbirdo vivas en diversaj vivejoj, kiel malfermaj pampoareoj, duondezertoj, arbarregionoj, kampoj kaj loĝataj regionoj.

Konduto redakti

La longe persista, kompleksa kantado de la mokbirdo, kiu eĉ vokojn kaj sonojn de aliaj bestoj samkiel medibruojn, la tutan tagon ĝis en la nokto estas aŭdebla. La kantrepertuaro de la masklo konsistas el 50-200 kantoj.

Per siaj longaj kruroj la birdo sur la grundo serĉas je nutraĵo, al kiu apartenas senvertebruloj, semoj kaj aliaj fruktoj. Dum la nutraĵserĉado la Mimedo disetendas siajn flugilojn kaj montras la blankajn flugilmakulojn. Tiu sinteno aŭ servas por la distriktprotektado aŭ por ekfuĝigi bredobestojn.

La birdo estas konata kiel sentima kaj agresema; ĝi defendas impete la kov- kaj la vintroregionon. Kelkfoje la mokbirdo alvokas per specifa voko samspeciulon por helpo, por komune fuĝigi rabiston.

Generado redakti

La mokbirdo konstruas pelvetoforman neston el tigoj kaj branĉeroj sur malalta branĉo en densa arbustaro en malferma pejzaĝo. Du ĝis ses ovojn la ino sola dum 12 gis 13 tagoj kovas. Post naŭ ĝis dek du tagoj la junbirdoj ekflugas.

Aliaĵoj redakti

La mokbirdo (angle „Mockingbird“) estas la ŝtata emblembirdo de Arkansaso, Florido, Misisipio, Tenesio kaj Teksaso.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti