Minareto de Samaro

Monda heredaĵo de UNESKO

La Minareto de Samaro, aŭ la Malŭija Minareto, arabe الملوية estas parto de la granda moskeo de Samaro, Irako. La moskeo estas unu de la plej grandaj en la mondo. Ĝi estis konstruita de la kalifo de Abasidoj nome Al-Mutavakil [1]. La minareto estis origine kunigita al la moskeo per ponto.

Minareto de Samaro
protektata areominareto [+]
Koordinatoj34° 12′ 26″ N, 43° 52′ 48″ O (mapo)34.2072222243.88Koordinatoj: 34° 12′ 26″ N, 43° 52′ 48″ O (mapo)

Minareto de Samaro (Irako)
Minareto de Samaro (Irako)
DEC
Minareto de Samaro
Minareto de Samaro

Map
Minareto de Samaro
Vikimedia Komunejo:  Malwiya [+]
vdr

La minareto aŭ turo estis konstruita en la jaroj 848 ĝis 852. La materialo estas sabloŝtono. Ĝi estas unika inter aliaj minaretoj, ĉar ĝia formo estas spirala kaj konusa. La spiralo entenas ŝtuparon, kiu gvidas ĝis la pinto.[2] La vorto "malwiya" signifas "helika konko" aŭ domo de limako.

Je la pinto de la konuso estas cilindroforma ĉambro kun diametro de 12 metroj. Ĝi estas ornamita per ok arkoj ekstere.[3] Ĉiu arko staras sur du mallarĝaj kolonoj el tegoloj.

Malsame al plej multaj minaretoj la Malviya ne estis uzita por la "voko al preĝo". Ĝia alteco estas malutila por tiu uzo. Sed ĝi estas bone videbla el granda distanco ĉirkaŭ Samaro kaj probable estis konstruita kiel forta signo de la Islamo en la valo de Tigriso.[4]

Aktuale redakti

Dum la milito en Irako diversaj damaĝoj je historiaj konstruaĵoj okazis. Jen traduko el BBC-informo, anglan tekston vidu je retaj ligiloj:

Iraka polico diras, ke eksplodo damaĝis unu de la plej gravaj islamaj monumentoj... Polico diras, ke ribeloj eksplodigis la pintan parton de la 52 metrojn alta Malwiya turo, kiu estis uzita de Usonaj soldatoj kiel elrigardejo. La eksplodo metis disigitajn tegolojn kaj morteron sur la ŝtuparon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Kleiner, Fred S. kaj Christin J. Mamiya. Gardner's Art Through the Ages: 12th edition. Thomson Wadsworth, 2005
  2. Kleiner, Fred S. and Christin J. Mamiya. Gardner's Art Through the Ages: 12th edition. Thomson Wadsworth, 2005
  3. Samarra: Global Security. Pike, John. 2000-2009. 22-2-2006 21:14:21 http://www.globalsecurity.org/military/world/iraq/samarra-mosque.htm org
  4. Kleiner, Fred S. kaj Christin J. Mamiya. Gardner's Art Through the Ages: 12th edition. Thomson Wadsworth, 2005