Minejlagoj de Nyékládháza

Minejlagoj apud Nyékládháza

La minejlagoj de Nyékládháza estas artefarita lagaro apud urbo Nyékládháza (Hungario).

Historio redakti

En 1917 oni malfermis la plej grandan surfacan minejon pri ŝtonetoj de Hungario. La minado daŭras senĉese ekde tiam, ankaŭ nun. Tamen nuntempe oni minadas profunde, tial areo de la lagoj jam ne grandiĝas. Paŝo post paŝo ekskursantoj alvenis, eĉ ripozdomoj konstruiĝis, la lagaro estas ŝatata celpunkto de fiŝkaptistoj. En 2019 la urbo konstruis libertempo-parkon kun strando, infanludejo, sportejoj, promenejoj. Pro medioprotektado la alveno povas okazi perpiede, bicikle, sed neniam motore. La velboato estas permesata, la motorboato malpermesata. Ankaŭ plonĝistoj uzas la lagojn.

Priskribo redakti

Kiel minejlagoj, ili ne havas enflueon aŭ elfluejon. La akvosurfaco estas 4,76 km², la meza profundo estas ĉirkaŭ 10 m, la plej profunda punkto onidire 25 m. La enhava akvo estas 40 miliono m³. La akvonivelo varias jare duonmetron. Pro la profundo somere la akvo ne varmiĝas troe, la temperaturo restas ĝis 20 C°, neniam kreskas algoj, neniam okazas en la akvo manka de oksigenoj. Tiun eblecon la fiŝkaptistoj profitas. Oni konstante metas fiŝidojn por la baldaŭa kaptado. Ĉe la bordoj foje kanoj kreskiĝas, kiuj helpas la fiŝojn.

La jara precipitaĵo falanta sur la lagojn estas 30-40 procentojn malpli, ol la vaporiĝo somere. La mankanta parto venas de subteraj akvofluoj. La akvoenhavo ŝanĝiĝas ĉiujn 2-3 jarojn.

La plej oftaj fiŝospecoj estas karpo, herbovora karpo, ezoko, sandro kaj siluro.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti