Minejo Rudý Říjen 1

Minejo Ida - Hoffnungschacht - Ida - Generalissimus Stalin 1 - Rudý Říjen 1 - tio estis nomoj por minejo, kiu finis kiel Rudý Říjen 1. Ĝi troviĝis en Ostrava, en loka parto de Silezia Ostrava, en Hrušov.

Historio redakti

La minejo Ida estis fondita en la jaro 1872 ĉe la orienta rando de katastro de municipo Hrušov fare de lua kompanio Spojené vítkovické kamenouhelné doly (Unuiĝintaj vítkovicaj ŝtonminejaj minejoj). Post fino de la lua kontrakto la minejo fariĝis ekde la jaro 1895 parto de Vítkovické horní a hutní těžířstvo. La nomo de la minejo estis la 1-an de januaro 1942, en la tempo de okupacio, ŝanĝita je Hoffnungschacht. Post finigo de la milito la minejo revenis al sia devena nomo Ida, sed la 8-an de decembro 1946 ĝi estis alinomita je Generalissimus Stalin kaj la 31-an de decembro 1951 je Grandminejo Stalin. El ĝia organiza strukturo ĝi estis la 1-an de januaro 1956 elmembrigita Minejo Stalin II (devene Viktoria), kiu fariĝis uzino 2 de la grandminejo kaj Minejo Stalin (devene Ida 2) fariĝis uzino 1. La nomo de la minejo estis la 1-an de aŭgusto ŝanĝita je Rudý Říjen I. En la jaro 1961 estis finita la ekspluatado de karbo tra ŝakto al supraĵo kaj ĝi estis algvidita tra la subterejo al nova ekspluata ŝakto de la najbara minejo Rudý Říjen 2.

La minejo ekzistis en periodo 1872-1979, la ekspluatado de karbo okazis en la jaroj 1879-1961 kun pojara volumeno en la 19-a jarcento 39 - 75 mil da tunoj kaj en la 20-a jarcento 140 - 366 tunoj da karbo. Ekspluatataj estis galerioj en subaj hrušovaj tavoloj. La mineja kampo mezuris 404 ha kaj ĝi estis malfermita de tri agadaj kaj de unu rezerva ŝaktoj ĝis profundeco 420 metroj al la 8-a etaĝo.

Post finigo de la ekspluatado en la jaro 1969 la ŝaktoj estis superŝutitaj kaj eluzeblaj objektoj estis transdonitaj kiel malliberejo en Heřmanice.