Mineralakvo estas la supernocio de natura mineralakvo, fontakvoj, valakvoj same kiel de kuracakvo. En la ĉiutaga parolo, ĝi estas plej ofte aludita kiel sinonimo de natura mineralakvo.

Sengasa mineralakvo
Sengasa mineralakvo
Mountain Valley Spring Water en boteloj po unu litro

Natura mineralakvo estas akvo, kiu havas la originon en subteraj akvejoj, protektitaj kontraŭ malpuraĵoj. Ĝi estas priskribita per origina pureco kaj per enhavo de mineraloj, ŝpurelementoj aŭ aliaj eroj kun nutraĵaj efikoj. Ties konsisto, temperaturo en la fonto kaj aliaj gravaj proprecoj devas estis konstantaj (enkadre de la naturaj ŝanĝiĝoj). Oni povas riĉigi-malriĉigi naturan mineralakvon - per fizika metodo – per karbon-dioksido. Same estas permestaa la forigo de la fero kaj sulfuro (senferigita kaj sensulfurigita mineralakvo). Pliaj traktadoj ne estas permesitaj.

Komerca nomumo de la naturaj mineralakvoj, laŭ la germana nutraĵaj antaŭskriboj:

  • natura mineralakvo
  • natura karbon-dioksida mineralakvo
  • natura mineralakvo kun aldonita karbon-dioksido el fonto
  • natura mineralakvo kun aldonita karbon-dioksido
  • acideta fontano

Oni rajtas nomumi acideta fontano tiun mineralakvon kun natura karbon-dioksida enhavo kun pli ol 250 miligramoj je litro. Tiu nomumo devas anstataŭi la nomon ŝprucakvo, se la mineralakvo elŝprucas pro natura karbondioksida premo el fonto.

Silenta mineralakvo estas natura mineralakvo kun eltirita karbonata acido (H2CO3), sed oni ne devas intermiksi ĝin kun malforte karbonat-acida kuracakvo.

Se la akvo entenas mineralojn kaj ŝpurelementojn en proporcio, kio donas al la akvo kuracigan, kvietigan kaj malsan-evitan efikon, oni parolas pri kuracakvo. La efiko devas esti ĉikaze science pruvita.

Mineral- kaj kuracakvo en multaj landoj bezonas ŝtatan permeson.

Ĉu mineralakvo estas pli sana ol krana akvo? redakti

La demando ĉu minerala akvo estas pli sana ol regula krana akvo dependas ĉefe de la loka akvokvalito.

La mineralakvo certigas por la konsumanto daŭre konstantan kvaliton kaj certe pli puran akvon. Oni devas mencii, ke per normala nutrado oni akceptas la necesajn mineralojn, tiel la trinko de la mineralriĉaj akvoj estas superflua. Krome, estis argumentite ke en blindaj gustumtestoj krana akvo kutime poentas pli altan ol botelakvo kaj ke tiuj kiuj preferas la guston de mineralakvo faras tion ĉefe pro psikologiaj kialoj. Iuj el la mineralakvoj enhavas flar- kaj gustumaldonaĵojn.

Enboteligita mineralakvo ne spertas fluoradon kiel regula krana akvo, do tiuj, kiuj kontraŭas fluorizadon, zorgas trinki el ĝi, dum tiuj, kiuj subtenas fluorizadon, postulas ne fidi ĝin.

Nuntempe oni kutimas surmerkatigi mineralakvon en plastaj boteloj por persona konsumo. Aliro rekte al la mineralakvofontoj ne estas ofta hodiaŭ kaj foje eĉ estas blokita pro la ekskluzivaj rajtoj de la posedantoj de la loko. Hodiaŭ ekzistas pli ol 3 000 markoj de mineralakvo en la mondo. Alia argumento kontraŭ produktantoj de mineralakvo estas ke la kreskanta uzo de plastaj tankoj por akvokonsumo pliigas naftokonsumon, forcej-efikaj gasoj kaj kontribuas al media poluado. Pro la kritiko, la kompanioj laboras por redukti la enhavon de plasto en boteloj.

En la ĉiutagalingvaĵo, la frazo "minerala akvo" povas rilati al trinkakvo surmerkatigita en plastaj boteloj eĉ se ĝi ne estas de speciala fontakvo. Estas fabrikoj kiuj pakas kaj surmerkatigas akvon de la ĝenerala akvoprovizado. Ĉi tiuj fabrikoj transdonas la akvon akiritan de la ĝenerala akvoprovizado per pluraj procezoj de filtrado kaj kvalito-kontrolo antaŭ enpaki ilin en boteloj. Botelakvo estas ĝenerale konsiderita sekura por trinki eĉ kiam en la ĝenerala akvoprovizado ikazas faŭltojn kiuj postulas boladon de la akvo antaŭ ol trinki. Malgraŭ tio, multaj sanaj aŭtoritatoj tra la mondo rekomendas boligi la akvon por prepari manĝaĵon por beboj ĝis unu jaraĝa, eĉ se oni uzas botelon aŭ mineralan akvon.

Aliaĵoj redakti

La mineralakvo kiel aliaj magazenaj trinkaĵoj estas vendita en boteloj kiuj estas uzataj nur unuafoje tiel la foruzitaj boteloj ŝarĝas la medion.

La mineralakvo populariĝis kun la disvastiĝo de la sana vivmodo kaj kiam la vendistoj rimarkis, ke ili povas akiri saman aŭ pli grandan profiton ol el alkoholaĵoj. Tiam ekis la reklamkampanjoj.

Konataj mineralakvo-markoj redakti

Aŭstrio redakti

Belgio redakti

Svislando redakti

Germanio redakti

Francio redakti

Hungario redakti

Nomo Loko de fonto Premioj
Amádé Gönc, Borsod-Abaúj-Zemplén
Anna Szeged, Csongrád
Apenta Budapeŝto , Őrmező
Aqua-Perla Lakitelek / Kisalpár,
Aqua viva Kerekdomb / Tiszakécske,
Ave Debrecen, Hajdú-Bihar Aqua Expo, 2005 Párizs
Balfi Balf, Győr-Moson-Sopron Magyar Termék-Nagydíj 2005
Borsodi víz Edelény, Borsod-Abaúj-Zemplén
Cívis Debrecen, Hajdú-Bihar
Cserke kincse Cserkeszőlő,
Csokonai Debrecen Lenc telep Hajdú-Bihar
Fonte Re Szentkirály (Bács-Kiskun)
Gellérthegyi Kristályvíz / Harmatvíz Budapeŝto,
Kékforrás / Aquarius Albertirsa, Homokrész
Kun-aqua Lakitelek / Kisalpár
Lilla Debrecen / Csokonai kút, Hajdú-Bihar
Lillafüredi Lillafüred (Miskolc), Borsod-Abaúj-Zemplén
Margitszigeti Kristályvíz Budapeŝto
Mathias Aqua Székesfehérvár, Fejér
Mineralis 305 Lakitelek-Kisalpár
Mistral Kisvárda
Mizse Lajosmizse, Bács-Kiskun
Mohai Ágnes Moha, Fejér
NaturAqua Zalaszentgrót, Zala
Óbudai Gyémánt Budapeŝto
Pannon-aqua Bököny / Csány,
Parádi Parád, Nógrád
Santé Szeged, Csongrád
Szentkirályi Szentkirály (Bács-Kiskun)-Lászlófalva EAUSCAR Aqua Expo, 2004 Párizs
Theodora Kékkúti Kékkút, Veszprém (departemento)
Theodora Kereki Kékkút, Veszprém (departemento)
Veritas Gold Albertirsa, Pest (departemento) Superior Taste Award, 2006 Brüsszel
Visegrádi Visegrád, Pest (departemento)
Vivien ásványvíz Bicske, Fejér Magyar Termék-Nagydíj 2003

Italio redakti

Kroatio redakti

Nederlando redakti

Ĉeĥio redakti

Slovakio redakti

Slovenio redakti

Ukrainio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti