Minestrono estas itala legomsupo. Minestra estas itale por (legom)supo, minestrone la aŭgmentativo de tio. Minestrono ankaŭ estas nomata "la granda supo" pro la multaj ingrediencoj kiujn ĝi povas enhavi.

Minestrono

Minestrono estas densa supo, kiu depende de la regiono ofte estas manĝata kun rizopasto. Ne ekzistas vera recepto por minestrono, ĉar ĝi estas preparata kun freŝaj legomoj kiuj estas haveblaj en la sezono. Antaŭe ĝi ofte estis farata kun la legomoj kiuj restis post preparado de aliaj manĝaĵoj.