Ministraro dua de Gerhard Schröder

La dua ministraro de Gerhard Schröder estis la federacia registaro de Germanio, kiu oficis inter la 18-a de oktobro 2002 kaj la 22-a de oktobro 2005 (komisie ankoraŭ plu ĝis la 22-a de novembro 2005) dum la 15-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag.

Ministraro dua de Gerhard Schröder
federacia kabineto de Germanio
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Dum 22-a de oktobro 2002 - 18-a de oktobro 2005
Antaŭulo Ministraro unua de Gerhard Schröder
Sekvanto Ministraro unua de Angela Merkel
vdr
Gerhard Schröder

Estrata de la socialdemokrato Gerhard Schröder, ĝi estis subtenata de registara koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la ekologiisma partio Alianco '90/La Verduloj. La registaro havas la adjektivon "dua", ĉar jam dum la antaŭa 14-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter oktobro 1998 kaj 2002 la nacia registaro estis estrata de Gerhard Schröder - tiam same temis pri koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj la ekologiisma partio Alianco '90/La Verduloj.

Krome atentindas, ke antaŭ sia funkcio de Federacia Kanceliero de Germanio, Gerhard Schröder estis ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio kaj tie li ankaŭ estris du registarojn: la unua ministraro de Gerhard Schröder en Malsupra Saksio oficis inter la jaroj 1990 kaj 1994, kaj la dua inter la jaroj 1994 kaj 1998 - ankaŭ tiuj du registaroj ne konfuziĝu kun la samnomaj naciaj registaroj.

Konsisto redakti

Ofico Nomo Partio
Federacia Kanceliero Gerhard Schröder SPD
Vickanceliero Joschka Fischer Verduloj
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj Joschka Fischer Verduloj
Federacia ministro pri interno Otto Schily SPD
Federacia ministrino pri justico Brigitte Zypries SPD
Federacia ministro pri financo Hans Eichel SPD
Federacia ministro pri ekonomio kaj laboro Wolfgang Clement SPD
Federacia ministro pri protekto de konsumantaro, nutro kaj agrokulturo ĝis la 4-a de oktobro 2005 Renate Künast
(poste komisie Jürgen Trittin)
Verduloj
Federacia ministro pri defendo Peter Struck
SPD
Federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo Renate Schmidt SPD
Federacia ministrino pri sano kaj socia sekurigo Ulla Schmidt SPD
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo Manfred Stolpe SPD
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco Jürgen Trittin Verduloj
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro Edelgard Bulmahn SPD
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo Heidemarie Wieczorek-Zeul SPD