La minnanasudmina lingvo (tradicie 閩南語 simpligite 闽南语 pinjine Mǐnnán yǔ, pe̍h-ōe-jī Bân-lâm-gí/Bân-lâm-gú 'Suda Fuĝjana lingvo') estas parolata en Ĉinio (ĉefe en Fuĝjano kaj Tajvano) de proksimume 45 milionoj da parolantoj. Ĝia ISO-kodo estas zho. La lingva kontinuo inkluzivas interalie la hoklan lingvon parolatan en Tajvano. Dialekto parolata sur la insulo Hajnano ankaŭ estas konsiderata kiel sudmina, kvankam ĝi tro diferencas de la aliaj dialektoj por parola interkompreniĝo.

Minnana
Bân-lâm-gú
Areo kie la suda minnana estas parolata
Areo kie la suda minnana estas parolata
lingvo • moderna lingvo
Coastal Min
Parolata en  Ĉinio (Fuĝjano)
Parolantoj 50 100 000
Denaskaj parolantoj 69 milionoj
Skribo Ĉina skribo
Lingvistika klasifiko

Ĉinotibeta
Ĉineca
Ĉina
Minnana
Suda minnana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia chi
    Terminologia zho
  ISO 639-3 nan
  SIL ZHO
  Glottolog minn1241
Angla nomo Southern Min
Franca nomo minnan
Vikipedio
vdr

Ekzistas Vikipedio en la minnana lingvo. En ĝi estas uzata latinalfabeta skribo pe̍h-ōe-jī, kiun oni uzas por skribi la dialektojn de la sudmina. Ne ekzistas superregiona norma formo de la lingvo.

Mapo de la ĉinaj lingvoj


Eksteraj ligiloj redakti