Minor Planet Center

organizaĵo

La Minor Planet CenterMPC (angle, por Centro pri malgrandaj planedoj) estas organizo kies taskoj estas kolekti informojn pri malgrandaj objektoj de la sunsistemo (nome asteroidoj kaj kometoj). Ĝi estis kreita en 1947 en la Universitato de Cincinnati de la usona astronomo Paul Herget; post ties emeritiĝo en 1978, ĝi instaliĝis en SAO sub estreco de Brian G. Marsden. En 2006, la direktoro estas Timothy B. Spahr.

Minor Planet Center
Minor Planet Center
organizaĵo
Komenco 1947 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi estas dependanta de la divido 3a de la Internacia Astronomia Unio kaj ĝia sidejo situas en la Smithsonian Astrophysical Observatory (SAO) en Kembriĝo (Masaĉuseco, Usono).

Sub patronecoj de la Internacia Astronomia Unio (IAU) kaj en kunlaboro kun la Centra Oficejo por Astronomiaj Telegramoj, la tasko de MPC estas kolekti datenojn de observaĵoj koncernantaj asteroidojn kaj kometojn, kalkuli ties orbitojn kaj publikigi ĉi tiujn informojn.

La Minor Planet Center, per pluraj interretaj senpagaj servoj helpas la astronomojn en ties observoj, kaj disponigas la plenan katalogon de orbitoj de malgrandaj objektoj. Ĝi ankaŭ registras la oficialajn nomojn de la asteroidoj, kometoj kaj naturaj satelitoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Alain Doressoundiram kaj Emmanuel Lellouch, Aux Confins du système solaire, 2008

Eksteraj ligiloj redakti