Minoritata registaro

Minoritata registaro estas registaro de parlamenta sistemo formata kiam politika partio aŭ koalicio de partioj ne havas majoritaton de la ĝenerala nombro de sidlokoj en la parlamento sed enpoviĝas por ebligi registaron sen majoritata elektorezulto. Ĝi estas konata ankaŭ kiel minoritata parlamento. Ĉe duĉambraj parlamentoj, la termino rilatas al situo en la ĉambro kies fido estas konsiderata plej grava.

Ĝenerale minoritata registaro tendencas esti malpli stabila ol majoritata registaro, ĉar la opozicio povas faligi la registaron per simpla fida voĉdono.