Mir (televid-radia kompanio)

Interŝtata televida kaj radia kompanio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Interŝtata Televid-Radia Kompanio „Mir“ (ruse Межгосударственная телерадиокомпания «Мир») estis fondita en 1992 laŭ akordo inter la ŝtatestroj de la ŝtatoj-membroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ; organizo, liganta plejparton de la eksaj sovetiaj respublikoj).

Mir
emblemo
televidkanalo
Komenco 1-a de septembro 2003 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Moskvo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝiaj celoj estas:

  • rakonto pri la politika, ekonomia kaj kultura kunlaboro;
  • formado de komuna informa spaco de la Komunumo;
  • subteno de la internacia inform-interŝanĝo.

La kompanio „Mir“ produktas televidajn programerojn, kiujn poste reuzas diversaj televidaj kanaloj kaj kablaj televidaj retoj en la landoj de KSŜ kaj ĝiaj najbaroj.