Mireille Mathieu

franca kantistino

Mireille MATHIEU ([miʁɛj matjø]) (naskiĝis en Avinjono, Vaucluse la 22-an de julio 1946) estas franca kantistino.

Mireille Mathieu
Mireille Mathieu, 2011
Mireille Mathieu, 2011
Bazaj informoj
Naskonomo Mireille Mathieu
Naskiĝo 22-an de julio 1946 (1946-07-22) (77-jaraĝa)
en Avignon,  Francio
Ĝenroj standarda popmuziko, kabaredaj kantoj
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1962 - nuntempo
Retejo mireillemathieu.com
Persona informo
Naskonomo Mireille Mathieu
Lingvoj germanaitalafrancahispana
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantisto • amuzisto • aktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://mireillemathieu.com/
vdr

Ŝi restas kiel sukcesa artisto en sia propra lando kaj internaciskale pro sia kantado en diversaj lingvoj.

Ŝi estas konsiderata kiel simbolo de la franca kanzono, jam vendis ĉ. 150 milionojn da diskoj tra la tuta mondo en la franca, hispana, germana, angla, itala, rusa, finna, kataluna, okcitana, japana kaj ĉina.

Biografio redakti

Mireille Mathieu naskiĝis en Vaŭkluzo, Avinjono, Francio. Ŝi estas la plej aĝa el 14 gefratoj de malriĉa familio. Ŝi komencis kanti ekde sia infanaĝo kaj havis nur kvar jarojn kiam ŝi aperis publike en la preĝejo de sia komunumo. Kiam ŝi estis junulino, ŝi laboris en fabriko kie ŝi ŝparis monon por ekonomie helpi la familion kaj pagi siajn lecionojn pri kantado.

Kun obstino kaj persisto ŝi prezentiĝis dum tri sinsekvaj jaroj en la konkurso "On chante dans mon quartier" (Oni kantas en mia kvartalo) organizita de la avinjona urbodomo. Danke al tiu ĉi evento ŝi estis konata pro "La vie en rose" (La vivo rozkolora) kiu iĝis ŝia simbolo en ĉiuj koncertoj kaj vojaĝoj tra la mondo.

La asistanto de la urbestro de Avinjono, Raoul Colombe, decidis helpi ŝian karieron partoprenigante ŝin en multnombraj koncertoj kaj anigante ŝin en la fama televida ero "Jeu de la Chance" (Ŝanc-ludo)

Malkovrita de Johnny Stark, agento de Johnny Hallyday, ŝi estis asesorita de la orkestrestro Paul Mauriat kaj la komponisto André Pascal, kiu verkis por ŝi "Mon Credo" (Mia Kredo) kaj "Viens dans ma rue" (Venas en mia strato), "La première étoile" (La unua stelo). Post sia apero en la televido en 1965 kaj sia debuto en "Olympia de Parizo", ŝi estis antaŭvidita kiel la venonta Édith Piaf pro sia voĉo.

Soloj kiel "Mon Credo" (Mia Kredo) kaj "C'est ton nom" (Estas via nomo) faris ŝin "grandan stelon" en Francio kaj la tuta Eŭropo dume ŝi plifortigis ŝian sukceson en Usono kaj Meksiko per la franclingva versio de "The last Waltz" (La dernière valse, en la franca) (La lasta valso) de Engelbert Humperdinck. En Las Vegas ŝi kantis kun Dean Martin kaj Frank Sinatra rikoltante multegajn aplaŭdojn.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

Jaro Albumo Lando Notoj
1966 En Direct de L'Olympia Francio
1967 Made in France Francio
1967 En Direct De L'Olympia 1967 Francio
1968 Le merveilleux petit monde de Mireille Mathieu chante Noël Francio Kristnaska albumo
1969 La première etoile Francio
1969 Sweet Souvenirs of Mireille Mathieu Francio
1969 Olympia Francio
1969 Mireille... Mireille Germanio Unua Germana albumo
1970 Mireille... Mireille Francio
1970 Merci Mireille Germanio
1971 Bonjour Mireille Francio
1971 Mireille Mathieu en concert au Canada Kanado Viva registraĵo
1972 Mireille Mathieu chante Francis Lai Francio
1972 J'étais si jeune Francio
1972 Meine Träume Germanio
1972 Mes premières chansons Kanado
1973 Olympia Francio
1973 L'amour et la vie Francio
1974 Und der Wind wird ewig singen Germanio
1974 Le vent de la nuit Francio
1974 Mireille Mathieu chante Ennio Morricone Francio
1974 Mireille Mathieu en concert à Byblos Libano Viva registraĵo
1975 Apprends-moi Francio
1975 Rendezvous mit Mireille Germanio
1975 Wünsch Dir was – Eine musikalische Weltreise mit Mireille Mathieu Germanio
1975 On ne vit pas sans se dire adieu (Polydor 2490 128) Kanado
1976 Et tu seras poète Francio
1976 Herzlichst Mireille Germanio
1976 Und wieder wird es Weihnachtszeit Germanio Kristnaska albumo
1977 Sentimentalement vôtre Francio
1977 Die schönsten deutschen Volkslieder Germanio
1977 Der Rhein und Das Lied von der Elbe Germanio
1977 Das neue Schlager-Album Germanio
1977 Es ist Zeit für Musik Germanio ZDF-Spektakla registraĵo
1978 Fidelement vôtre Francio
1978 J'ai peur d'aimer un souvenir Japanio
1978 Alle Kinder dieser Erde Germanio
1979 Mireille Mathieu Chante Paul Anka: Toi et Moi Francio
1979 Mireille Mathieu Sings Paul Anka Mondo
1979 Romantiquement vôtre Francio
1979 So ein schöner Abend Germanio
1980 Un peu... beaucoup... passionnément Francio
1980 Gefuhle Germanio
1980 30 Favoritas de Mireille Meksiko albumo 3 lp'j kun Madrecita del Niños dios
1981 Bravo tu as gagné Japanio
1981 Je vous aime… Francio
1981 Die Liebe einer Frau Germanio
1982 Trois milliards de gens sur terre Francio
1982 Ein neuer Morgen Germanio
1982 Bonsoir Mathieu Germanio ZDF-Spektakla registraĵo
1983 Je veux l'aimer Francio
1983 Nur für dich Germanio
1984 Chanter Francio
1984 Los cuentos de cri cri Meksiko
1984 The tales of cri cri Usono
1985 Les contes de Cri-Cri Francio
1985 La demoiselle d'Orléans Francio
1985 Les grandes chansons françaises Francio
1985 Welterfolge aus Paris Germanio German-lingva versio de ‘Les grandes chansons françaises’
1986 In Liebe Mireille Germanio
1986 Après toi Francio
1986 French Collection USSR
1987 Rencontres de femmes Francio
1987 Tour de L'Europe Germanio
1988 Mireille Mathieu à Moscou USSR Viva registraĵo
1989 L'Américain Francio
1989 Embrujo [Himno al amor, 1990] Hispanio Hispan-lingva albumo
1990 Ce soir je t'ai perdu Francio
1991 Una mujer Hispanio Hispan-lingva albumo
1991 Mireille Mathieu - Que Pour Toi Francio
1993 Mireille Mathieu chante Piaf Francio
1993 Unter dem Himmel von Paris Germanio German-lingva versio de ‘Mireille Mathieu chante Piaf’
1995 Vous lui direz Francio
1996 In meinem Traum Germanio
1999 Alles nur ein Spiel Germanio
2002 De tes mains Francio
2005 Une place dans mon coeur Francio
2006 Film et Shows Francio
2007 In Meinem Herzen Germanio 12-10-2007
2009 Nah Bei Dir Germanio 30-10-2009

Eksteraj ligiloj redakti