Mireya Elisa Moscoso Rodríguez de Arias (* 1-a de julio 1946) estis prezidentino de Panamo inter 1999-2004. Ŝi estas ano de la Arnulfista Partio.

Mireya Moscoso
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1946 (1946-07-01) (77-jaraĝa)
en Pedasí District
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Panamo vd
Alma mater Miami Dade College vd
Partio Arnulfista Partio vd
Familio
Edz(in)o Arnulfo Arias vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas la vidvino de la pli frua kaj plifoja prezidanto Arnulfo Arias kaj ekde 1-a de septembro 1999 la reganta prezidanto de Panamo. En sia balotkampanjo varbis ŝi per la promesoj, batalo kontraŭ la mizero, plibonigo de la eduka sistemo kaj ĉesigo de privatigo.

Tagon antaŭ la fino de sia mandato ŝi "pardonis" amnistie la kondamnitojn pro preparo de atenco kontraŭ la kuba ŝtatestro Fidel Castro, vizite en Panamo okaze de la Latinamerika Pintkunveno, interalie la internacie serĉatan teroriston Luis Posada Carriles. Post tiu skandalo ŝi ekloĝis en Usono. Por pliaj detaloj: Maurice Lemoine: Posada Carriles (Luis)