Miriam MAKEBA (naskiĝis la 4-an de marto 1932 en Prospect Township, proksime de Johannesburg, Sudafriko; mortis la 10-an de novembro 2008 en Castel Volturno, Italio; kompleta nomo Zenzile Makeba Qgwashu Nguvama Yiketheli Nxgowa Bantana Balomzi Xa Ufun Ubajabulisa Ubaphekeli Mbiza Yotshwala Sithi Xa Saku Qgiba Ukutja Sithathe Izitsha Sizi Khabe Singama Lawu Singama Qgwashu Singama Nqamla Nqgithi, ankaŭ konata kiel Mama Afrika) estis sudafrika kantistino. Ŝi fervore engaĝiĝis kontraŭ la siatempa politiko de Apartheid (apartismo) kaj ĝis sia morto agadis politike por humanecaj celoj; fakte ŝi mortis en suditala urbo kie ŝi koncertis ĉe kontraŭmafia agado, post duonhoro de koncerto ŝi ekmalsaniĝis kaj en la hospitalo oni ne povis savi ŝin.

Miriam Makeba
Persona informo
Naskonomo Zenzi Miriam Makeba
Aliaj nomoj Mama Africa
Naskiĝo 3-an de marto 1932 (1932-03-03)
en Johanesburgo
Morto 9-an de novembro 2008 (2008-11-09) (76-jaraĝa)
en Castel Volturno
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj kosaangla
Ŝtataneco Unio de Sud-AfrikoSud-AfrikoAlĝerio
Familio
Edz(in)o Stokely CarmichaelHugh Masekela
Infano Bongi Makeba
Okupo
Okupo kantistoaktoro • diskografa artisto • komponisto
Verkoj A Promise
TTT
Retejo http://www.miriammakeba.co.za
vdr

Unu el la plej konataj sukcesaj kantoj estis Pata pata, kiu furoris en la dua duono de la 1960-aj jaroj en Eŭropo.

Diskaro redakti

  • Miriam Makeba, 1960
  • The World of Miriam Makeba, 1962
  • Makeba, 1963
  • The Voice of Africa, 1964
  • Makeba Sings, 1965
  • An Evening With Belafonte/Makeba (kun Harry Belafonte, 1965
  • The Click Song, 1965
  • All About Makeba, 1966
  • Malaisha, 1966
  • Pata Pata, 1967
  • The Promise, 1974
  • Country Girl, 1975
  • Sangoma, 1988
  • Welela, 1989
  • Eyes on Tomorrow, 1991
  • Sing Me a Song, 1993
  • A Promise, 1994
  • Live From Paris & Conakry, 1998
  • Homeland, 2000
  • Keep Me In Mind, 2002
  • Reflections, 2004

Eksteraj ligiloj redakti